Municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Oleiros estas portugala urbo de la Centra regiono, provínco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun malpli ol 2 000 loĝantoj. La loknomo Oleiros signifas ceramikejon, ceramikistojn.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oleiros (stacidomo). |
Oleiros | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1232 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6160 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 721 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 7° 55′ U (mapo)39.916666666667-7.9166666666667 [+] | ||
Areo | 471,09 km² (47 109 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Oleiros, Portugal [+] | |||
La urbo Oleiros estas sidejo de la municipo Oleiros, kun 471,09 km² de areo kaj nur 4 904 loĝantoj (2021), subdividita en 10 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Fundão, oriente kun Castelo Branco, sude kun Proença-a-Nova, sudokcidente kun Sertã kaj nordokcidente kun Pampilhosa da Serra.
Estas nombraj prahistoriaj restaĵoj de homa loĝado tra la tuta municipo. Romianoj ludis gravan rolon en la areo. Post la falo de la Romia Imperio, Suevoj kaj poste Visigotoj dominis en la areo, kaj post la konkero el islamanoj, la teritorion dominis la Ordeno de la Hospitalo de Sankta Johano de Jerusalemo.
Granda parto de la loĝantaro de la tuta areo migris al aliaj partoj de Portugalio kaj al eksterlandaj landoj el la 1960-aj jaroj antaŭen. Amasan elmigradon okazigis ekonomiaj tialoj ĉar la areo restis for el la cetero de la lando kaj ankaŭ el la najbara Hispanio kaj tial tre subdisvolviĝinta laŭlonge de plimulto el la 20-a jarcento. Tial oni atingis pli ol 15 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste oni perdis preskaŭ du trionojn el la loĝantaro.
El la 2000-aj jaroj ĝis la komenco de la 2020-aj jaroj, pere de Eŭropaj Strukturaj Fondusoj, setlopolitiko de interna Portugalio, la pliiĝo de turismo en Portugalio kaj ondo de rekta eksterlanda investado, la fenomeno de senloĝigo estis mildigita, sed la municipo estas ankoraŭ karakterizita per stagnado de la loĝantarkresko kaj intensa maljuniĝo.
Oleiros havas jenajn dek freguesías:
La ekonomio de la municipo Oleiros dependas el agrikulturo, brutobredado, forstado, turismo, loka administracio kaj agrikultura komerco. Gravaj sektoroj estas la produktado de kaŝtanoj kaj arbutoj, same kiel la produktado de loka vino nomita "kalumo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.