From Wikipedia, the free encyclopedia
Okroŝko (ruse окрошка, "okroŝka") estas populara rusa malvarma supo, kiun oni preferas kuiri kaj manĝi somere. Ĝia ĉefa ingridienco estas kvaso.
Ingrediencoj por 4 porcioj: - 1,5 litroj da kvaso; 2 ovoj; 1 tekulero da mustardo; 1 manĝkulero da sukero; kreno kaj salo laŭguste; 2 freŝaj kukumoj; 200g da verda cepo; 25g da aneto; 100g da acidkremo; 200g da boligita bovaĵo; 150g da ŝinko.
Preparo: durajn ovoflavojn miksu kaj pistu kune kun mustardo, kreno, sukero kaj salo en bovlo, aldonu 100g da kvaso. Distranĉu bovaĵon, ŝinkon, kukumojn, verdan cepon, ovoblankojn kaj metu en la bovlon. Aldonu 400g da kvaso, bone miksu ingrediencojn kaj ĉion malvarmigu du horojn en fridujo. Antaŭ manĝado aldonu restan kvason. En ĉiun teleron metu acidkremon kaj distranĉitan aneton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.