![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Essen_Dom_Westwerk2.jpg/640px-Essen_Dom_Westwerk2.jpg&w=640&q=50)
Okcidenta alkonstruaĵo (monaĥejo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La okcidenta alkonstruaĵo estas ero de preĝejo. Komence en la mezepoko oni alkonstruis al baziliko okcidente antaŭmetatajn apartajn preĝejajn ĉanbrojn, ilia konstruo komenciĝis en la karolida epoko. Jam en la postsekva otida epoko oni miksis la tipon de la okcidenta alkonstruaĵo kun aliaj fasadaj formoj. Okcidenta alkonstruaĵo havas funkciajn kaj arĥitekturajn distingilojn: ĝi ne nur estas okcidenta fasado finanta la navon, sed aparta konstruaĵo kun internaj apartaj ĉambroj, kiuj servis por certaj uzoj. Okcidentaj alkonstruaĵoj do aperas nur en monaĥaj aŭ abataj preĝejoj, nur esceptakaze je katedraloj (ekz. je la katedralo de Essen), sed ne je paroĥaj preĝejoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Essen_Dom_Westwerk2.jpg/640px-Essen_Dom_Westwerk2.jpg)
Okcidenta alkonstruaĵo estas antaŭmetita al la preĝejohalo kaj konsistigas memstaran konstruaĵan parton kun kutime tri turoj, meza turo sper la centro de la okcidenta alkonstruaĵo kaj du ŝtuparoturoj ĉe la flankoj de la fasado. En la teretaĝo troviĝas koridora halo, en la supra etaĝo estas ĉambro malfermita al la preĝejohalo, plejparte ĉirkaŭata de galerioj.