From Wikipedia, the free encyclopedia
Okao (ruse Ока̀, kun la akcento sur a: Okaʼ) estas granda rivero en Rusio, dekstra alfluanto de Volgo. Ĝia longo estas 1500 km, la areo de la baseno estas 245 mil km².
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Okao, alfluanto de Volgo. Ne konfuzu kun Okao (Angara) en Siberio. |
Oka fluas en Orjola provinco, Tula provinco, Kaluga provinco, Moskva provinco, Rjazanja provinco, Vladimira provinco, Niĵnij-Novgoroda provinco.
La rivero komenciĝas el akvofonto en vilaĝo Aleksandrovka, distrikto Glazunovka, Orjola provinco. Dekomence ĝi preskaŭ tute fluas norden, post Kaluga fluas orienten, post Aleksin kaj Tarusa denove turniĝas al nordo ĝis Serpuĥov.
Inter Serpuĥov kaj Stupino ĝi fluas preskaŭ laŭ bordo inter Moskva provinco kaj Tula provinco. Post la urbo Kolomna kaj alfluejo de Moskva fluas sud-oriente.
Fluante preter montetoj en Rjazanja provinco ĝi multe sanĝas sian direkton. Poste ĝi fluas ĝenerale norden, nord-orienten kaj orienten. Ĝi alfluas Volgon en centro de la urbo Niĵnij Novgorod.
Grandaj alfluantoj de Okao estas Ugra (399 km longa), Moskva (502 km longa), Klazjma (686 km longa), Mokŝa (656 km longa).
Grandaj urboj ĉe rivero Okao kaj proksime al ĝi:
Nomo | Provinco | Jaroj de fondiĝo | Alfluantoj en la urbo |
---|---|---|---|
Orjol | Orjola | 1566 | Orlik |
Beljov | Tula | 1147 | |
Kaluga | Kaluga | 1371 | Jaĉenka |
Aleksin | Tula | 1348 | |
Tarusa | Kaluga | 1246 | |
Serpuĥov | Moskva | 1339 | Nara |
Stupino | Moskva | 1938 | |
Kaŝira | Moskva | 1356 | |
Kolomna | Moskva | 1177 | Moskva |
Rjazan | Rjazanja | 1095 | Trubeĵ |
Kasimov | Rjazanja | 1152 | |
Murom | Vladimira | 862 | |
Pavlovo | Niĵnij-Novgoroda | 1566 | |
Dzerĵinsk | Niĵnij-Novgoroda | 1606 | |
Niĵnij Novgorod | Niĵnij-Novgoroda | 1221 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.