![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/South_BC-NW_USA-relief_OKHighland.png/640px-South_BC-NW_USA-relief_OKHighland.png&w=640&q=50)
Okanagan-Altaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Okanagan-Altaĵo estas altebenaĵa monteta areo en Brita Kolumbio ( Kanado ), kaj en la Usona ŝtato de Vaŝingtonio. Ĝi troviĝas inter Okanagan-Valo kaj Kitl-Rivero oriente , kaj geologie ĝi estas pli-malpli plivastigo de Tompson-Altebenaĵo, kiu situas okcidente de Okanagan-Altaĵo. Ĝia norda perimetro estas la valo de Ŝusvap-Rivero, kaj ĝia suda limo estas Lago Franklin Delano Roosevelt ( la barigita Kolumbio-Rivero super Baraĵo de Grand Coulee ) en Vaŝingtonio. Iuj difinoj situigas la nordan limon ĉe Koldstrim-Valo, oriente de Vernon, ĉar tiu ĉi estas la suda limo de Ŝusvap-Altaĵo.
Okanagan-Altaĵo | ||
---|---|---|
Altaĵo | ||
![]() Situo de Okanagan-Altaĵo | ||
altaĵo [+] | ||
Lando | Usono | |
Koordinatoj | 49° 35′ 0″ N, 119° 0′ 0″ U (mapo)49.5833-119 | |
![]() |
||
Okanagan-Altaĵo | ||
La plej alta pinto de Okanagan-Altaĵo estas Bigvajt-Monto, kiel ĝia nordorienta ekstremaĵo, kiu estas ankaŭ la plej alta pinto de Biverdil-Montaro, montaro kiu etendiĝas suden ekde Bigvajt-Monto inter Kitl-Rivero kaj Okcident-Kitle-Rivero. Aliaj notindaj pintoj estas Okanagan-Monto, Litlvajt-Monto, Baldi-Monto, kaj Bonaparte-Monto, kiu estas la plej alta pinto en la usona parto de Okanagan-Altaĵo.
En Okanagan-Altaĵo fontas pluraj riveroj krom Kitl-Rivero kaj Okcident-Kitl-Rivero, inkluzive Sanpojl-Rivero.
Oriente de Okanagan-Altaĵo troviĝas Monaŝi-Montaro, kiu inkluzivas laŭ iuj difinoj kaj Okanagan-Altaĵon kaj partojn de Ŝusvap-Altaĵon.