organo de la Unuiĝintaj Nacioj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA, angla mallongigo OCHA) estas organo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) fondita en decembro 1991 de la Ĝenerala Asembleo por fortigi la internacian respondon al kompleksaj krizoj kaj naturaj katastrofoj. Ĝi estas la posteulo de la Oficejo de Kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj por Katastrohelpo.
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1991 vd | |
Antaŭe | United Nations Disaster Relief Organization vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Departemento pri Homaj Aferoj estis establita tuj poste de la Ĝenerala Sekretario, sed en 1998 estis kunfandita, kiu fariĝis la ĉefa fokuso de UN pri gravaj katastrofoj[1]. La mandato de OUNKHA poste plilarĝiĝis por inkluzivi kunordigan humanecan helpon, politikan disvolvon kaj humanecan pledadon. Ĝiaj agadoj inkluzivas organizadon kaj kontroladon de humaneca financado, reklamado, decidado de politikoj kaj interŝanĝo de informoj por faciligi rapidrespondajn teamojn por krizhelpo[2].
OUNKHA estas gvidata de la Ĝenerala Sub-Sekretario pri Humanecaj Aferoj kaj Kunordiga Krizhelpa Kunordiganto, nomumita por kvinjara oficperiodo. Ekde la jaro 2021, la rolo estis plenumita de Martin Griffiths el Britio. Lia antaŭulo ekde 2017 estis Mark Lowcock, same el Britio.[3]
La oficejo interalie organizis la Mondan Homaran Pintkunvenon 2016 en Istanbulo, Turkio. Ĝi estas konstanta observanto en la Disvolva Grupo de Unuiĝintaj Nacioj[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.