From Wikipedia, the free encyclopedia
La odiŝaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Barato.
Odiŝaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 20° 19′ 0″ N, 85° 58′ 0″ O (mapo)20.31666666666785.966666666667 [+] | |||
|
||||
Odiŝaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj | ||||
La ekoregiono kovras areon de 22 300 kvadratajn kilometrojn en la marborda ebenaĵo de la subŝtato Odiŝo, limigita norde kaj okcidente de la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj kaj sude kaj okcidente de Bengala Golfo.
La ekoregiono estis vaste senarbarigita por agrikulturo kaj urbanizado. Pluraj de la plej grandaj odiŝaj urboj, inkluzive de Bhubaneswar, Kataka, Puri (Odiŝo), Chhatrapur, Kendrapara, kaj Bhadrak, troviĝas en la ekoregiono. Laŭ la Monda Natur-Fonduso, 96% de la ekoregiona areo estis senarbarigata, kaj nur 4% restas kiel kvazaŭĉiamverda arbaro. La restanta arbaro plejparte estis degradata per paŝtado kaj rikolto de brulligno [1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.