Oberhünigen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Oberhünigenmap

Oberhünigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Oberhünigen
Thumb
Blazono de Oberhünigen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Konolfingen
Koordinatoj 46° 52′ 47″ N  39′ 30″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj332
Areo6,02 km²
Alteco852 m super marnivelo
Poŝtkodo3504
Komunumkodo0629
Thumb
Mapo de Oberhünigen
Mapo de Oberhünigen
vdr
Fermi

Geografio

Oberhünigen situas ĉe la nordokcidenta deklivo de la montoĉeno Kurzenberg, en la monteta transiro de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj, proksimume 18 kilometrojn orientsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunuman teritorion senakvigas nordokcidenten la rojo de Hünigen kaj nordoriente la rojo Bärbach, kiuj ambaŭ alfluas al Chise. La komunumo konsistas el la setlejoj Lochmatt (la ĉefa setlejo en nordo sur alteco de 797 m s.m.), Sangbode (en la centro de la komunumo sur alteco de 852 m s.m.), Obermoos (sur alteco de 898 m s.m. en okcidento ĉe la limo kun Niederhünigen), kaj Aebersold (sur alteco de 1107 m s.m. sur la dorso de la montoĉeno Kurzberg).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,02 km², de kiuj 57,0% estas kovritaj de arbaro, 38,7% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Oberhünigen limas en nordo al Mirchel, en nordoriento al Zäziwil, en oriento al Bowil, en sudo al Linden, kaj en okcidento al Niederhünigen.

Trafiko

Oberhünigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo 1253 de Zäziwil. Oberhünigen ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oberhünigen datiĝas el la jaro 1148 kiel Huningen superior. La komunumo estis fondita en la jaro 1980 per disiĝo de la komunumo Schlosswil, kies eksklavo ĝi estis antaŭe kaj kun kiu ĝi historie estis forte ligita, kiel malalta tribunalejo de la Senjorujo Wil kaj ek de 1834 kiel municipo de la komunumo Schlosswil.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.