From Wikipedia, the free encyclopedia
La oazo Liŭa (arabe واحة ليوا, latinliterigo laŭ normo DMG Wāḥat Līwā, angle Liwa) estas granda oaza areo en la emirlando Abu-Dabio, kiu apartenas al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
Oazo Liŭa | ||
---|---|---|
oazo | ||
oazo [+] | ||
Lando | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | |
Regiono | Abu-Dabio | |
Supermara alteco | 196 m [+] | |
- koordinatoj | 23° 8′ 0″ N, 53° 47′ 0″ O (mapo)23.13333333333353.783333333333 | |
Oazo Liŭa | ||
Vikimedia Komunejo: Liwa Oasis [+] | ||
La oazo situas proksimume 100 kilometrojn sude de la bordo de la Persa Golfo kaj 150 kilometrojn sudsudoriente de la ĉefurbo Abu-Dabio ĉe la norda rando de la dezerto Rub-al-Ĥalo.
La centro proksimas al la koordinatoj 23° 8' norde kaj 53° 46' oriente, kaj la tuta oaza zono etendiĝas pli-malpli 100 kilometrojn inter okcidento kaj oriento, laŭ arko volbita norden. Esence la oazaj vilaĝoj situas inter la loĝlokoj Hameem en oriento kaj Liŭa en okcidento. Kontraŭe al aliaj oazoj, Liŭa ne estas seninterrompe plantoplena, kaj tial fakte ankaŭ eblas konsideri ĝin grupiĝo de pli ol 50 unuopaj oazoj.
La geografia kaj ekonomia centro de la oazo estas la loĝloko Mezairaa, kie la rapidvojo de Tarif renkontiĝas kun la oazo, kaj tiam sidbranĉiĝas orienten ĝis la vilaĝo Mahdar bin Usajan, 65 kilometrojn oriente de la disbranĉiĝo, kaj okcidenten ĝis la vilaĝo Arada, 45 kilometrojn okcidente de la disbranĉiĝo.
La USGS trovis 39 loĝlokojn en la oazo, kiuj estas listigitaj de okcidento al oriento en la suba tabelo. Kelkaj pli gravaj vilaĝoj estas diklitere presitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.