From Wikipedia, the free encyclopedia
Oaxaca de Juárez estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaxaca. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Oaxaca de Juárez. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 067.
Oaxaca de Juárez | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Meksiko | ||||
Ŝtato | Oaxaca | ||||
Regiono | Centro (ankaŭ nomata Valles Centrales) | ||||
Distrikto | Centro | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 68000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 265 033 | ||||
Loĝdenso | 3 091 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 17° 4′ N, 96° 43′ U (mapo)17.066666666667-96.716666666667 | ||||
Alto | 1 550 m | ||||
Areo | 85,48 km² (8 548 ha) | ||||
Horzono | UTC -6 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oaxaca de Juárez Municipality [+] | |||||
Oaxaca de Juárez apartenas al la distrikto Centro al kiuj apartenas entute 21 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Centraj valoj de Oaĥako, en la centro de la subŝtato. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 265 033 loĝantojn. El tiuj estis 123 357 viroj kaj 141 676 virinoj. La komunumo havas surfacon de 85,48 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 1 550 metroj super la marnivelo. Norde ĝi limas kun San Pablo Etla, sude kun San Antonio de la Cal kaj Santa Cruz Xoxocotlán, oriente kun San Andrés Huayapam, San Agustín Yatareni kaj Santa Lucía del Camino kaj oriente kun Santa María Atzompa kaj San Jacinto Amilpas. Krom la ĉefurbo Oaxaca de Juárez, kiu samtempe estas la ĉefurbo de la tuta subŝtato Oaxaca nur kelkaj malgrandaj vilaĝoj apartenas al la komunumo:
Krome estas jenaj loĝlokoj: Arbolada Ilusión, Camino a San Luis Beltrán, Camino Ancho, Casas del Sol, Colonia Buena Vista, El Bajío (Rancho Guadalupe Victoria), El Silencio, Entrada de el Silencio, Gloria Antonio Cruz, Guadalupe Victoria, Guadalupe Victoria Segunda Sección (La Mina), Lachigulera, Las Salinas (El Arco Grande), Los Ángeles, Los Ángeles Uno, Miravalle, Paraje Caballetiyo, Paraje el Cerrito, Paraje el Pando, Paraje la Canoa, Paraje la Loma, Paraje la Mina, Paraje la Rabonera, Paraje Pio V (Ojito de Agua), Paraje Tierra Colorada, Pueblo Nuevo Parte Alta, Rancho el Chilar, Rancho los Girasoles, San Bernardo, kaj Solidaridad.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 22388 indiĝenoj. El tiuj 17815 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 17815 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
En la jaro 2000 laŭ la popolnombrado inter la loĝantaro, kiu aĝis pli ol 5 jarojn estis 196741 katolikoj kaj 34018 personoj kiuj ne estis katolikoj.
La Guelaguetza (el la Zapoteka guendalizaa, "kunlabori") estas festo kiu formas parton de la popularaj kultoj al la Madono de Monto Karmelo, tial ĝi okazas la du plej proksimajn lundojn al la katolika festo de Maria (la 16-an de julio).
Komunumaj prezidantoj:
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.