Nurmijärvi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nurmijärvi estas komunumo en la provinco Uusimaa en Finnlando. Ĝi havas 42 988 loĝantojn. Ĝia plej granda urbeto estas Klaukkala, kun ĉirkaŭ 18 000 loĝantoj; alia setlejo estas Röykkä. La najbaroj de Nurmijärvi estas Vantaa, Espoo, Vihti, Hyvinkää kaj Tuusula. Nurmijärvi ricevis sian nomon laŭ lago Nurmijärvi, kiu estis tie, ĝis en la 20-a jarcento oni sekigis ĝin. Nurmijärvi estas pri sia loĝantaro la plej granda finnlanda komunumo, kiu ne estas oficiale urbo. La loĝantaro kreskas rapide plu. Kvankam Nurmijärvi ne estas urbo, plejparto el la loĝantaro loĝas kiel en urbo. Multaj loĝantoj de Nurmijärvi laboras en Helsinko.
Nurmijärvi | |
---|---|
Blazono | Situo |
komunumo • urbeto • dua-nivela administra teritoria unuo | |
www.nurmijarvi.fi | |
Gubernio | Suda Finnlando |
Provinco | Uusimaa |
Fondita | 1605 |
Areo | 367,26 km² |
Loĝantaro | 42 988 |
Finnlingvaj | 94,9% |
Svedlingvaj | 1,2% |
Aleksis Kivi, la finna nacia aŭtoro, naskiĝis en la vilaĝo Palojoki en la orienta parto de Nurmijärvi.
Borde estas la lago Sääksjärvi.
- Kategorio Nurmijärvi en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)