Kurlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kurlo estas komuna nomo por la birdoj el la genro Numenius, grupo de ok specioj de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj, karakterizitaj de longa fajna subenkurvita beko kaj ĉefe bruna plumaro kun malmulta laŭsezona ŝanĝo. Ili estas unu el la plej antikvaj grupoj de vadbirdoj Skolopedoj, kune kun limozoj kiuj aspektas similaj sed havas rektajn bekojn (Thomas, 2004). En Eŭropo "Kurlo" kutime uzeblas por unu el la specioj, nome Granda kurlo Numenius arquata.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionKurloj, Biologia klasado ...
Kurloj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Longbeka kurlo (Numenius americanus) | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||
Palnumenius Miller, 1942 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
Kurloj manĝas ĉe koto aŭ tre milda grundo, serĉante vermojn kaj aliajn senvertebrulojn per siaj longaj bekoj. Ili predas ankaŭ krabojn kaj similajn predojn.