From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nuksrompulo pli simple, kaj pli precize Punktita nuksrompulo aŭ Eŭrazia nuksrompulo, (Nucifraga caryocatactes) estas paserina birdo iom pli granda ol la Eŭrazia garolo. Sed ĝi havas multe pli granda bekon kaj pli sveltaspektan kapon sen kresto. La tutkorpa plumaro estas hegemonie malhelbruna kun strioj de tre markitaj blankaj punktoj, kiuj havigas al la specio unu el siaj nomoj. Ĝi estas unu el la du specioj de Nucifragoj, dum la alia, la Kolumbia nucifrago (Nucifraga columbiana), anstataŭas ĝin en okcidenta Nordameriko.
Nuksrompulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nuksrompulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nucifraga caryocatactes (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nuksrompulo estis unu el la multaj specioj originale priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae, kaj ĝi ankoraŭ portas sian originan nomon Nucifraga caryocatactes.[1] La scienca nomo fakte estas duobligo ĉar Nucifraga baze sur latina: nucis nukso + frangere disrompi, kaj caryocatactes baze sur greka: karuon nukso + kataseio disrompi.[2]
Estas dek agnoskataj subspecioj :[3][4][5]
La Nuksrompulo estas korvedo iom pli granda ol la Eŭrazia garolo, larĝflugila kaj mallongvosta. Sed ĝi havas multe pli grandan bekon kaj pli sveltaspektan kapon sen kresto. La tutkorpa plumaro estas hegemonie malhelbruna kun strioj de tre markitaj blankaj punktoj, kiuj havigas al la specio unu el siaj nomoj. La krono estas tutbruna ĝis la nuko sen punktoj kaj la vizaĝo (ĉefe ĉe bridoj kaj okulringo) estas tre blanka kie kontrastas la bruna okulo. La flugiloj estas nigrecaj kun bluverda brilo. La suba vostobazo estas tutblanka kaj la malhela vosto havas blankajn angulojn supre kaj blankan finan strion sube. Dumfluge la larĝaj flugiloj, blanka suba vostobazo kaj mallonga vosto estas rimarkindaj; la flugo estas ondeca. La nigra beko estas svelta kaj tre longa, akrapinta kaj varias laŭ grando depende de la rasoj. La iriso, gamboj kaj piedoj estas nigraj.
Nuksrompulo grandas el 32–38 cm longa (el bekopinto al vostopinto) kaj havas enverguron de 49–53 cm.
La voĉo estas simila al tiu de la Eŭrazia garolo kaj estas laŭta kaj akra. Ĝi estis priskribita kiel kraak-kraak-kraak-kraak.
La plej grava manĝoresurso por tiu specio estas semoj (pinsemoj) de diversaj Pinoj (Pinus sp.), ĉefe tiuj specioj de malvarmaj klimatoj (malproksima norda kaj alta altitudo) de Vejmuta pino (Pinus subgenro Strobus) kun grandaj semoj: P. armandii, P. cembra, P. koraiensis, P. parviflora, P. peuce, P. pumila, P. sibirica kaj P. wallichiana, kaj ankaŭ la du pinsempinoj de la subgenro Ducampopinus, nome P. bungeana kaj P. gerardiana. En kelkaj regionoj kie ne estas iu ajn el tiuj pinoj, la semojn de Piceo (Picea sp.) kaj Avelujo (Corylus sp.) formas gravan parton de la dieto. La formoj kiuj manĝas avelojn havas pli dikajn bekojn por por rompi ties malmolajn ŝelojn per speciala bordo en la interno de la bekobordo ĉebaze. Se la ŝelo estas tro malmola, la birdo tenas la pinsemon inter siaj piedoj kaj frapas per sia beko kvazaŭ per ĉizilo.
Malmankaj semoj estas ĉiam stokitaj por posta uzaso kaj tiele tiu specio estas responsa pri semado de novaj arboj de siaj preferataj pinoj, inklude la repliiĝo de la Cembro (Pinus cembra) ĉe grandaj areoj de Alpoj de centra Eŭropo iam klarigitaj de homo.
Ili manĝas ankaŭ diversajn insektojn kaj ovojn kaj birdidojn kaj eĉ kadavraĵojn de ĉasitaj animaloj en kaptiloj aŭ fiŝojn uzitajn kiel allogilo. Ili elfosas nestojn de burdoj kaj vespoj por avide manĝi ties larvojn.
Nestumado okazas ĉiam frue en tiu specio tra sia tuta teritorio por fai plej bonan uzadon de pinsemoj stokitaj la antaŭan aŭtuno. La nesto estas kutime konstruita alte en konifero (foje oni uzas larĝajn foliojn) kaj kutime ĉe la suna flanko. La ino demetas kutime 2-4 ovojn kiuj estas kovataj dum 18 tagoj. Ambaŭ seksoj manĝigas la idojn kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 23 tagoj, sed la junuloj restas kun siaj gepatroj dum multaj monatoj kaj sekvas ilin por lerni la teknikojn de manĝostokado.
La Nuksrompulo havas etendan teritorion formante larĝan zonon oriente-okcidente el Skandinavio rekte tra norda Eŭropo, Siberio kaj al orienta Azio, inklude Japanion, loĝante la arbarojn de koniferoj de la alta tajgo norde.
Tri disaj populacioj loĝas en montkoniferaj arbaroj pli sude, unu centre en la montoj de centra kaj sudorienta Eŭropo (Alpoj, Karpatoj kaj Balkanio); alia en okcidenta Himalajo; kaj la tria en okcidenta Ĉinio marborde kaj separata el la norda populacio de relative malgranda malpleno en la norda centro de Ĉinio. Vidu la supran liston de subspecioj por la rasdistribuo. Kelkaj el la populacioj povas esti separataj pro la beko grando.
Tiu palearktisa kaj orientalisa specio havas grandan teritorion, etende al 10,000,000 km² tutmonde. Ĝi havas ankaŭ grandan tutmondan populacion, kun ĉirkaŭkalkule 800,000-1,700,000 individuoj en Eŭropo.[6]
Nuksrompuloj ne estas migrantaj, sed ili eliras el teritorio kiam estas malmultaj pinsempinoj kaj la maldikbeka orienta raso macrorhynchos estas tiu kiu plej faras tion.[4] Vidaĵoj en Britio estas de ĉirkaŭ 8 vagantoj por jaro, sed en 1968 ĉirkaŭ 300 Nuksrompuloj vizitis Brition kiel parto de pli granda invado en okcidentan Eŭropon, probable pro antaŭvido de frua malvarma vetero en Siberio.[2] Vagantoj de tiu specio en okcidenta Eŭropo povas esti tre fidemaj kaj birdoj de Nederlando kaj de Anglio estis fotitaj stare sur kapoj de birdumantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.