Nuklea centralo de Ĉernobilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nuklea centralo de Ĉernobilo, ankaŭ nomata nuklea centralo Lenino, estas nuklea centralo nun haltigita, situanta en Ukrainio en la Pripjato, 18 km nordokcidente de Ĉernobilo, 16 km de la limo inter Ukrainio kaj Belorusio kaj ĉirkaŭ 110 km norde de Kievo. Geografiaj koordinatoj: 51° 23′ 21.16″ N 30° 5′ 57.63″ O (mapo).
Rapidaj faktoj Situo, Datumoj ...
nuklea centralo de Ĉernobilo | |||
---|---|---|---|
la nuklea centralo vidata de la urbo Pripatj | |||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 23′ 23″ N, 30° 5′ 59″ O (mapo)51.38972222222230.099722222222 | ||
| |||
Lando: | Ukrainio | ||
Datumoj | |||
Posedanto: | ŝtata entrepreno НАЕК Енергоатом (NAEK Energoatom) | ||
Funkciiganto: | Міненерго України (Minenergo Ukraini, ministerio pri energio de Ukrainio) | ||
Ekkonstruo: | 1970 | ||
Komerca ekfunkcio: | la 27-an de majo 1978 | ||
Malfunkciigo: | la 15-an de decembro 2000 | ||
Projektofino: | ankoraŭ ne antaŭvideblas | ||
Retejo: | oficiala retejo pri la atoma centralo (en la ukraina, rusa kaj angla) | ||
Informstato: | la 4-an de junio 2011 | ||
Fermi
La reaktoro numero 4 estigis la katastrofon de Ĉernobilo en 1986, sed la centralo daŭre funkciis per la aliaj reaktoroj ĝis decembro 2000 dum la urboj Ĉernobilo kaj Pripjato iĝis kvazaŭ fantomaj urboj.