Bebo estas junega infano, sed ankaŭ nomata suĉinfano, infaneto.
En kelkaj kulturoj, bebo estas nur rigardata kiel homo post ritoj antropologie nomataj rito de "trudo de nomo". La bapto de beboj de kelkaj religioj kaj la "prezentado" de aliaj (kiel Spiritismo) estus modernaj restaĵoj de tiuj ritoj[mankas fonto].
Oni normale rigardas homon kiel bebon depost ĝia naskiĝo, kaj normale ĝis la aĝo de marŝado (antaŭ 1-jaraĝo), kiam ĝi ankoraŭ portas vindotukojn. Naskota infano estas nomata feto ekde la kvara monato de gravedeco ĝis la naskiĝo, antaŭe estas embrio. ĵus naskiĝinta (de nur kelkaj tagoj) homido estas nomata "novnaskito". Ĉar bebo nutras sin per suĉado de lakto, oni nomas ĝin ankaŭ "suĉinfano". Bebo povas esti knabo aŭ knabino, laŭ la sekso.
Dum bebeco, homoj kreskas rapide korpe kaj mense. Tamen, ili bezonas oftan zorgon kaj oftajn manĝojn.
Homaj vivofazoj
Homaj vivfazoj | ||
Inseksa Homo | Virseksa Homo | |
Bebeco | Bebo | |
Infaneco | Knabino | Knabo |
Adolesko | Adoleskantino | Adoleskanto |
Plenkreskeco | Virino | Viro |
Maljuneco | Maljunulo |
Bildaro
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.