Novaĵo
komunikado de informo pri tujaj eventoj aŭ malkovroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Novaĵo aŭ aktualaĵo estas unu el la ĵurnalismaj tekstospecoj; ĝi komunikas ion novan, kio supozeble estas interesa por la leganto aŭ aŭskultanto. Kontraste al komentario la novaĵo prezentu objektivajn faktojn kaj ne spegulu subjektivajn influojn. En la praktiko estas malfacile eviti subjektivan prezenton, kiu jam estiĝas pere de la vortelekto. Krome en la diversaj landoj varias la normoj pri divido de novaĵo kaj komento - oni povas prezenti en du lokoj aŭ komune. Novaĵojn prezentas gazetoj, radio, televido kaj interretaj paĝoj.
Kelkfoje la nocio estas esprimita per aktualaĵo, ŝajne ĉefe influita de la franca esprimo.
Novaĵelsendo estas la rimedo de dissendado de diversaj novaĵoj pri eventoj kaj aliaj informoj per televido, radio aŭ interreto en la kampo de elsenda ĵurnalismo.