From Wikipedia, the free encyclopedia
Novalo estas la NPIV „nekulturata, ripozanta plugtero. ’’’novali’’’ (ntr) Esti ripozanta (pp grundo)“. Novalo estas tereno (agro aŭ herbejo)., kiu el ekonomiaj, regenerativaj aŭ aliaj kialoj ne estas kultivata. Oni distingas inter novalo, kiu daŭras maksimume kelkaj jaroj, kaj senkultivejo, kie neniam estis kultivita pro la malbona grundkvalito aŭ troa dekliveco.
En agrikulturo iam kultivitaj areoj ne estas uzataj pro ekonomiaj aŭ regeneraj kialoj.
En trijara ciklo estis kultivataj sinsekve vintrocerealo kaj somercerealo, poste la kampo ne estas kultivata (novalo). Dum tiu novalo la grundo povas ripozi kaj gajni novan forton. Tiu trijara ciklo oni nomas trikampa mastrumado
Laŭ la biblio en la Malnova Tetamtento la loĝantoj de la malnova Israelo lasas iliajn kampojn ĉiun sepan jaron nekultivataj.
La sistemo de la novaljaro oni aplikas hodiaŭ en tiel nomataj „malfavorataj regionoj“, kies ekologiaj kondiĉoj ne permesas ĉiunjaran kultivadon, sen kaŭzi grundmalfertiligado. Tio ekzemple estas partoj de la subtropikoj, kie la grundaj havas etan nutraĵrezervon. Se oni ne novalas la grundo degradiĝas.
La efiko de la novalo:
Mulĉado de la novalo eblas ĝis la 15a de julio (en Germanujo). Tiu evitas, ke arboj kaj arbustoj kreskas.
Industria novalo estas nekultivita arereo,, kiu ekestas pro la fino de industriaj instalaĵoj. La konstruaĵoj estas malkonstruataj aŭ disfalas (ekzemple industria novalo Krupp en Essen).
En la kristana kulturrondo novalo aperis en la formo de la du- kaj triagraj kultivcikloj, kiam oni lasis duonon aŭ trionon de la agro nesemita.
La novaligo celis konservon de la agra produktemo, eviton de elĉerpiĝo de la grundo. Oni malnove tute ne kultivis la novalon, poste oni plugis trifoje (la tria servis kiel antaŭpreparo por la semado).
Oni distingas du tipojn de novalo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.