Numeo[1] (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 96 082 loĝantoj sur areo de 45,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 102 loĝantoj/km². Sekve Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo laŭ la censo de 2009 loĝis 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[2].

Rapidaj faktoj (Nouméa), Panoramo de NumeoPanoramo de Numeo ...
Numeo (Nouméa)
Panoramo de Numeo
Panoramo de Numeo
Panoramo de Numeo
commune of New Caledonia (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Kolektivo  Nov-Kaledonio
Provinco Suda Provinco
Tradicia areo Djubéa-Kaponé
INSEE kodo 98818 [+]
Poŝtkodo 98800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96 082  (2019) [+]
Loĝdenso 2 102 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 16′ S, 166° 27′ O (mapo)-22.266666666667166.45 [+]
Alto 26 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha)
Horzono UTC+11:00 [+]
Numeo (Nouméa) (Nov-Kaledonio)
Numeo (Nouméa) (Nov-Kaledonio)
DEC
Situo de Numeo (Nouméa)

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nouméa [+]
vdr
Fermi
Situo de Numeo
Satelita foto de Numeo kaj ĉirkaŭaĵoj

Situo

La ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.

Historio

La francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.

Esperanta vivo

Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.