Notepad++
From Wikipedia, the free encyclopedia
Notepad++ estas senpaga tekstoredaktilo por Vindozo. Danke al la facileco kaj riĉeco de ĝiaj funkcioj, oni povas uzi ĝin por multaj celoj, sed ĝi estas kreita ĉefe por programado (ĝi rekonas ĉiujn plej konatajn programlingvojn kaj multajn aliajn). Notepad++ enhavas multajn funkciojn, kiuj helpas dum legado kaj redaktado de tekstdosieroj, inter kiuj estas la ebleco malfermi multajn dokumentojn samtempe, tuta menuo kun opcioj por signarkodoj (unikodaj kaj regionaj), tre povaj funkcioj pri serĉado; aliaj funkcioj estas tre utilaj por redaktado de fontkodo, ekzemple rekono kaj kolorigo je ŝlosilvortoj, evidentigo je krampoj, aŭtomataj krommarĝenoj, kreado/rekono de nova programlingvo, rekono de funkcioj (C++) ktp.
Notepad++ | |
---|---|
![]() | |
Notepad++ | |
Aŭtoro | Don Ho |
Programisto | Don Ho kun aliaj kunlaborantoj |
Lasta stabila versio | edit (property) (Ŝablono:Start date and age) |
Operaciumo | Vindozo |
Programlingvo | C++, C |
Lingvo(j) | Multlingva. Inkluzivas Esperanton. |
Programtipo | Tekstoredaktilo |
Permesilo | GNU General Public License, version 3.0 or later |
Retejo | notepad-plus-plus |
Kvankam kreita ĉefe por programado, eblas facile personigi ĝin laŭ onia gusto aŭ bezonoj. La funkcioj estas ofte plimultigitaj je novaj versioj, aldone la programo permesas la kreadon kaj instalon de kromaĵoj.
Notepad++ estis longtempe elŝutebla de retejo Sourceforge, kie en junio 2010 ĝi estis elŝutita pli ol 25 milionojn da fojoj[1].