![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Jubilea_simbolo.svg/langeo-640px-Jubilea_simbolo.svg.png&w=640&q=50)
Norvega Esperantista Ligo
Esperanto-organizaĵo en Norvegio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Norvega Esperantista Ligo (NEL, norvege Norsk Esperanto-Forbund) estas Esperanto-organizo, kie ĉiu laboro okazas senpage. La Ligo estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiu ajn kiu volas, rajtas membriĝi. En 2008 Norvega Esperantista Ligo havis 196 membrojn: 43 rektaj membroj kaj 153 anoj de la naŭ aliĝintaj Esperantokluboj en diversaj norvegaj urboj.
Rapidaj faktoj Norsk Esperanto-Forbund ...
Norvega Esperantista Ligo | |
---|---|
Norsk Esperanto-Forbund | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1911 |
Interretejo | esperanto |
Fermi
La asocio havas oficejon en Olaf Schous vei 18 en Oslo. Tie okazas i.a. preskaŭ ĉiuj kunvenoj de Klubo Esperantista en Oslo. La oficeja telefono estis uzata por interkonsiliĝoj de la estraroj de NEL, de la Oslo-klubo kaj de la Eldonejo.
La junulara fako de NEL estas Norvega Junularo Esperantista.