La North American Man/Boy Love Association (tradukebla kiel Nord-Amerika Asocio de la Amo inter Viroj kaj Knaboj, NAMBLA) estas usona organizaĵo, fondita en Bostono en 1978, kiu defendas la socian aprobon de la pedofilio kaj la nuligon aŭ reformon de la leĝoj pri aĝo de konsento, konforme al la ideo, ke la neplenaĝuloj kapablas konsenti seksajn rilatojn kun plenaĝuloj kaj ke ĉi tiuj ne estas malutilaj se konsentaj. Ĉe la komenco ĝi gajnis la subtenon de maldekstrismaj gejaj grupoj kaj ankaŭ de iuj libertarianoj, sed la kreskanta politika malamikeco al la samseksemuloj, rilatigintaj al la seksa ekspluatado al neplenaĝuloj, igis aperi NAMBLA kiel obstaklo por la geja movado kaj iom post iom ĝi perdis la akcepton de la plej granda parto de ties gvidantaro.
Rapidaj faktoj interesogrupo, Komenco ...
Fermi
NAMBLA estas la plej grava kaj longedaŭra organizaĵo de la pedofilia aktivismo. Apartenis al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) de 1984 ĝis 1994, kiam ĝi estis elpelita de tiu ĉi kun la intenco rajti atingi konsultiĝan rangon kiel NRO en la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj. Havis konstantan ekzistadon ĝis nun, kvankam ĝi limiĝas hodiaŭ al malfirme asociiĝinta membraro[1][2][3].
NAMBLA sin difinas kiel "politika, civilrajta kaj eduka organizaĵo"[4]. Laŭ ĝia retejo, la celo de la organizaĵo estas "meti finon al la ekstrema subpremado, kiun suferas la viroj kaj knaboj, kiuj havas rilatojn reciproke konsentaj"[4]. Ĝia devizo estas "seksa libereco por ĉiuj".
La organizaĵo defendas, ke ne ekzistas sciencaj pruvoj pri tio, ke la seksaj spertoj inter plen- kaj neplen-aĝuloj estas intrinsike malutilaj[5][6] kaj ke la rezulto de tiaj spertoj dependas precipe de tio, ĉu ili estis konsentaj aŭ ne — unu el la studoj sur kiu ĝi ofte baziĝas estas la studo de Rind k.a. "A Meta-Analytic Examination of Assumed Properties of Child Sexual Abuse Using College Samples" (Metanaliza studo de la supozataj proprecoj de la infana seksa misuzo uzante universitatajn samplojn)[7].
Unu el la ĉefaj argumentoj de la grupo estas tio, ke la leĝoj regantaj la aĝon de konsento kriminaligas nenecese la seksajn rilatojn inter plen- kaj neplen-aĝuloj[8], sekve ĝi postulas ilian forigon aŭ iun reformon, kiu atribuu al la neplenaĝuloj la rajton havi konsentajn rilatojn kun plenkreskuloj protektante ilin samtempe kontraŭ la seksa misuzo[noto 1].
La asocio ĉiam montriĝis kontraŭa al korpaj punoj, misuzo, kidnapo kaj seksa ekspluatado, la kvar faktoroj por elpelo el la grupo[noto 2][9]. En sia retejo, la organizaĵo indikas ke ĝi ne "partoprenas en aktivaĵoj, kiuj malobservas la leĝojn nek defendas, ke iu faru tion"[4].
NAMBLA disvastigas sian idearon pere de diversaj revuoj, broŝuroj kaj libroj. La plej grava revuo de la organizaĵo estis NAMBLA Bulletin (1980-2005). Ĝi nuntempe produktas gvidlibrojn por ke la pedofiloj "elŝrankiĝu"[10]. Ĝi havas ankaŭ unu retejon, kiu havigas novaĵojn, artikolojn el ĝiaj publikaĵoj kaj informojn pri pedofilio[11].
Ekde ĝia komenco, NAMBLA havas programon por malliberigitaj pedofiloj, kiu aranĝas vizitojn, stimulas la amikecon per korespondado kaj eldonas karceran bultenon[12].
NAMBLA partoprenis en la aranĝoj de la geja fiero[1], organizis publikajn konferencojn kaj faris protestojn fronte al hospitaloj kontraŭ la kondiĉoj de la personoj enfermitaj pro seksaj krimoj[13].
NAMBLA originas en la 'seksa revolucio' de la 1960-aj jaroj en Usono, kaj aparte en la geja liberiga movado naskiĝinta post la tumultoj de Stonewall okazintaj en 1969 en Nov-Jorko. Kvankam okazis diskuto pri la samseksemaj rilatoj inter plen- kaj neplen-aĝuloj, la gejrajtaj grupoj fontintaj post la tumultoj de Stonewall estis pli zorgaj pri problemoj koncerne al polica persekutado, labora diskriminaciado, kuracista prizorgado kaj aliaj. Ĝis unu razio kontraŭ la klientoj de adoleskantaj prostituistoj en Bostono estigis vastan komunikilan raportaron dum la lastaj semajnoj de 1977[14], la afero pri la rilatoj inter plen- kaj neplen-aĝuloj ne ricevis sufiĉan atenton por impulsi la kreon de organizaĵo kiel NAMBLA.
Fondiĝo (1977-1978)
Post la tumultoj de Stonewall, kelkaj usona kaj kanada gejrajtaj organizaĵoj petis la forigon de la leĝoj pri aĝo de konsento, ĉar ili opiniis, ke la liberigo de la neplenaĝuloj implikas la permeson havi seksajn rilatojn[15]. La Alianco de Gejaj Aktivuloj ("Gay Activists Allicance", GAA), grupo dividita de la Geja Liberiga Fronto ("Gay Liberation Front", GLF) en decembro 1969, oponis al la aĝo de konsento kaj en 1976 kreis diskutforumon pri la afero. En 1972, la delegacioj de la GAA de Chicago kaj Nov-Jorko organizis kongreson, kiu kunigis gejajn aktivulojn el 85 malsamaj organizaĵoj[16]. En tiu kongreso, ĉirkaŭ 200 aktivuloj kuniĝis por formi la Nacian Koalicion de Gejaj Organizaĵoj ("National Coalition of Gay Organizations"), kaj submetis al voĉdonado unu "Platformon por la Gejaj Rajtoj"[17] ("Gay Rights Platform"), kiu postulas la forigon de "ĉiuj leĝoj, kiuj regas la aĝon de konsento". La Kanada Koalicio pro la Gejaj Rajtoj ("National Gay Rights Coalition") agis en la sama direkto, kaj ankaŭ la Geja Alianco por Egaleco ("Gay Alliance Toward Equality")[18].
La indiferenteco de la publika opinio fronte al tiaj depostuloj transformiĝis en malamikecon pro la multobliĝo de la stereotipoj pri la samseksemuloj, rigardataj kiel perfortantoj de infanoj kaj pornografoj. En 1977, Judianne Densen-Gerber, fondintino de la sentoksiga centro Odyssey House, kaj la miss Usono Anita Bryant, lanĉis ĉiu en alia direkto publikajn kampanjojn kontraŭ la samseksemuloj. La unua asertis, ke ili produktas kaj distribuas infananpornografion je granda skalo, dum la dua, sub la devizo Save our Children (Savu niajn infanojn), priskribis ĉiujn samseksemulojn kiel perfortantojn de infanoj kaj asertis, ke "[ili] bezonas rekruti niajn infanojn por sekurigi la supervivadon kaj disvastigadon de ilia movado". La kampanjo de Bryant permesis al ŝi abrogi unu ordonon en Miami, kiu havigis egalajn protektojn por gejoj kaj lesbaninoj kun la argumento, ke ĉiuj samseksemuloj estas pedofiloj[1]. Sekve, la afero pri la aĝo de konsento iĝis tre diskutata temo en la geja komunumo, inter tiuj, kiuj estis kontraŭaj kaj tiuj, kiuj vidis en ĝi necesan malbonon por la supervivado de la komunumo.
En 1978, post la sukcesaj klopodoj fare de la gejaj aktivuloj de la Komitato Boston/Boise ("Boston/Boise Committee") por fiaskigi kaptilon de la tiama prokuroro de Bostono Garret Byrne por trafi klientojn de adoleskantaj viraj prostituitoj pere de anonima telefona lineo por avizoj, la subkomitato de tiu ĉi grupo organizis konferencon en la Bostona Komunuma Preĝejo pri intergeneraciaj rilatoj kaj aĝo de konsento, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 150 homoj[1]. Post tiu ĉi konferenco, 34 viroj kaj pluraj knaboj grupiĝis por formi la North American Man/Boy Love Association, aŭ NAMBLA[noto 3][19][20].
La celo de la membroj de NAMBLA estis ataki la sociajn kaj leĝajn malpermesojn kontraŭ la seksaj rilatoj inter plenaĝuloj kaj puberaj aŭ adoleskantaj knaboj. Ili baziĝis sur libertarianisma argumento: la leĝoj pri aĝo de konsento estas nenecesa, puna interveno de la registaro en la vivo de ĝiaj civitanoj[1].
Izoligo (80-aj jaroj)
Komence de la 80-aj jaroj, kaj en Usono kaj en Eŭropo (kun grupoj kiaj la brita Paedophile Information Exchange kaj la nederlanda Martijn) la pedofiliaj aktivuloj kolektis multajn freŝajn esploraĵojn por demonstri, ke la neplenaĝuloj ja estas kapablaj por informa konsento al seksrilatoj, eĉ peti sekson ili mem[1]. Kun la celo konstrui kolektivan identecon por la pedofiloj, ili depostulis iun historian kaj tutkulturan gravecon de la intergeneraciaj rilatoj, kaj argumentadis ke ĉi tiuj, krom esti ne ĉiam nepre misuzaj por la neplenaĝuloj, ja povas esti eĉ bonaj por ili[1].
Ĉe la komenco, NAMBLA gajnis konsiderindan subtenon fare de la maldekstrismaj gejaj grupoj kaj en 1984 iĝis la unua geja organizaĵo en Usono aliĝinta al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA)[noto 4][21][22][21]. La egaligo de la aĝo de konsento estis tiam ĉefa parto de la gejrajta batalo en Britio kaj aliaj landoj.[1] Iuj libertarianoj, kiaj la verkistinoj kaj feministaj gvidantoj Pat Califia, Kate Millett kaj Gayle Rubin, aliĝis al tiu afero[1]. Tamen, aliaj gvidantoj de la feminisma movado, kiu naskigis la 'seksan revolucion' kaj la lesban movadon rigardis la intergeneraciajn rilatojn kun adoleskantoj kiel instituciigitan problemon kreita de la patriarkaj strukturoj de la socio[23]. La opono al NAMBLA iĝis evidenta en la konferenco, kiu organizis la unuan gejan marŝon en Vaŝingotono, en 1979[noto 5][24]. En 1980, iu grupo nomita Lesbian Caucus – Lesbian & Gay Pride March Committee ("Lesba Grupo – Komitato por la Marŝo de la Geja kaj Lesba Fiero") disdonis flugfoliojn instigantajn la virinojn ne partopreni en la jara geja marŝo de Nov-Jorko, kaŭze de supozata dominado de NAMBLA kaj de ties simpatiantoj super ĝia organiza komitato. La sekvan jaron, post la minaco de kelkaj lesbaninoj formi pikedojn, la geja grupo de la Universitato de Cornell, Gay People at Cornell (Gay PAC), nuligis la inviton, kiun ĝi faris al David Thorstad, fondinta membro de NAMBLA, por esti la ceremoniestro de la Geja Festivalo de Majo. Dum la sekvaj jaroj, pli kaj pli da gejrajtaj organizaĵoj klopodis malhelpi al NAMBLA partopreni en la paradoj de la geja fiero. Iuj analizistoj kaj la aktivuloj mem rigardas tian sintenon, kiu daŭras ĝis nun, kiel malobservon de la rajto al parollibereco agnoskita de la Unua Amendo al la Usona Konstitucio kaj kiel specon de kultura hegemonio, kiu igis la gejajn grupojn fronti unuj la aliajn[25].
La murdo de la gejrajta gvidanto Harvey Milk, la kreskanta influo de la Morala Plimulto dum la prezidantado de Ronald Reagan kaj la ege malfavoraj politikaj sekvoj de la unuaj jaroj de la aidoso-epidemio konvinkis multajn gejajn gvindantoj al rezigno pri la ideo de pli inkluziva politiko[1]. En tiel malamika etoso por la samseksemuloj ĝenerale, la gejaj gvidantoj retiris sian subtenon al la grupoj rigardataj ĉe la marĝeno de la geja komunumo, inter ili NAMBLA, kaj elektis pozicion pli proksiman al la ĉefa fluo[1][noto 6]. Meze de la 80-aj jaroj, NAMBLA estis preskaŭ sola en siaj pozicioj kaj troviĝis politike izoligita[1].
Ekskludo (90-aj jaroj)
La 24-an de junio 1994, la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj, en ties 6-a Tutmonda Konferenco, aprobis la elpelon el ĝiaj vicoj de NAMBLA kaj aliaj porpedofiliaj organizaĵoj, kiaj Martijn kaj Project Truth, kun la intenco gajni plej grandan aprobon en la sino de la Unuiĝintaj Nacioj[26].
La 26-an de junio 1994, kontingento de NAMBLA partoprenis en Nov-Jorko, kune kun membroj de la Gay Liberation Front, en la marŝo "The Spirit of Stonewall" (La spirito de Stonewall) kiu solenis la 25-an datrevenon de la tumultoj de Stonewall[27][28].
En 1995, la dokumentfilmo Chicken Hawk, reĝisorita de la sendependa produktoro Adi Sideman, kiu estis prezentita en la Underground Film Festival de Nov-Jorko kaj poste distribuita en vidvendejoj, helpis por popularigi la grupon[22]. La filmo priskribas la historion de NAMBLA kaj prezentas aron de intervjuoj kun multaj membroj de la asocio. Iuj scenoj montras grupon de membroj de NAMBLA partoprenantaj en la Lesba, Geja kaj Ambaŭseksema Marŝo por Egal-Rajteco kaj Liberiĝo okazinta en Vaŝingtono en 1993.
Laŭ la retejo NewgonWiki, dum la du jaroj postaj al la fondiĝo de la grupo Free Spirits, en 1997, la gvidantaro de NAMBLA havigis orientadon kaj konsiladon al ĝia estraro kaj transsendis tiun ĉi al ĝia ĉefa leĝa konsilanto[3].
Nuntempe
Spite al ĝia eksludo el la geja movado kaj esti persekutata de la polico en aplikado de ĉiam pli severa leĝaro kontraŭ la pornografio farita kun neplenaĝuloj, NAMBLA daŭrigis ekzistadon precipe subteran dum la lastaj jardekoj[1]. Tamen, post longa proceso (Curley kontraŭ NAMBLA), kiu estigis ege malfavoran atentigon por la asocio kaj intensigis la premon por iĝi subtera, ĉio nuntempe restanta el NAMBLA estas unu retejo, unu arkivo, du leterkestoj kaj grupo de membroj malfirme asociiĝintaj[2][3]. La malakordoj inter membroj kaj la arestoj de membroj damaĝis la internan koheron de la organizaĵo[1].
NAMBLA estis lastfoje vidita en 2008 farante neformalan aperon en malgranda protesto fronte al la Ŝtata Hospitalo de Coalinga kontraŭ la kondiĉoj de la personoj enfermitaj tie pro seksaj krimoj[13][29]. En 2009, NAMBLA estis nelonge kaj false ligita kun mortaj minacoj al la prokuroro Andrew Cuomo[30].
En julio 1993, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ESKUN) konseciis al ILGA konsultiĝan rangon. En aŭtuno, la Permanenta Misio de Usono ĉe UN sciiĝis, ke NAMBLA estis membro de ILGA. La 16-an de oktobro, la permanenta Misio de Usono sendis leteron al ILGA, indikante ke Usono petos ĝian elpelon el ESKUN se ĝi ne "malasociiĝ[os] el NAMBLA kaj aliaj organizaĵoj-membroj [kiel Project Truth kaj la nederlanda Martijn] kies celoj", laŭ la opinio de la Registaro de Usono, "ne esta[s] akordaj kun la homrajtaj aktivaĵoj de UN"[21]. La rilatoj de ILGA kun NAMBLA starigis fortajn kritikojn en Usono, precipe inter religiaj organizaĵoj. La gvidantoj de preskaŭ ĉiuj grupoj de gejoj kaj lesbaninoj en la lando[noto 7][31], kaj ankaŭ samseksemaj politikistoj, kiel la deputito Barney Frank, petis publike la elpelon de NAMBLA[32].
Spite al la subteno de ILGA al NAMBLA dum unu jardeko, kvar el la ses sekretarioj de ILGA, kunvenintaj en Nov-Jorko inter la 5a kaj la 7a de novembro 1993, petis de NAMBLA sian rezignon kiel membron de ILGA, asertante ke, se ĝi ne efektiviĝos, tiun someron ili petos ĝian elpelon en ĝenerala kunsido. La 7-an de novembro, la sekretarioj publikigis gazetaran komunikaĵon, kiu deklaras, ke ILGA "kondamn[as] pedofilion" kaj ke "la celoj de NAMBLA [...]" estas "en rekta malakordo" kun tiuj de ILGA[21]. La saman monaton, NAMBLA publikigis deklaracion taksante la decidon de ILGA elpeli NAMBLA kiel "malkuraĝa kaj malhonesta provo por kontentigi la peton de la Misio de Usono ĉe UN" kaj asertante, ke "ĉia provo rilatigi NAMBLA aŭ ILGA al la [seksa] misuzo al infanoj estas malhonesta kaj misintenca"[21].
En 1994, la respublikana senatano Jesse Helms prezentis en la Usona Parlamento leĝprojekton, kiu celas nuligi 119 milionojn da dolaroj je helpo por Unuiĝintaj Nacioj dum la fiskaj jaroj 1994 kaj 1995 se tiu ĉi ne rompis rilatojn kun grupoj tolerantaj la pedofilion[33][34]. La 26-an de januaro la Senato aprobis la projekton unuanimece. La leĝo estis subskribita en aprilo de la prezidanto Bill Clinton.
Finfine, en sia 6-a Tutmonda Konferenco, okazinta en Nov-Jorko la 24-an de junio 1994, ILGA aprobis per vasta plimulto (214 voĉoj poraj kaj 30 kontraŭaj) la elpelon de NAMBLA, kaj ankaŭ de Martijn kaj Project Truth, akuzante ilin havi kiel "ĉefan celon subteni aŭ antaŭenigi la pedofilion". Dum la sama Konferenco, la Samseksema Federala Asocio de Germanio ("Bundesverband Homosexualität", BVH) rezignis sian membrecon al ILGA kiel protesto kontraŭ la rezolucioj adoptitaj por elpeli la pedofiliajn organizaĵojn[35].
Eĉ tiel, la 16-an de septembro 1994 ESKUN ĉesigis la konsultiĝan rangon post, kiam esplorado de la usonaj aŭtoritatoj rivelis, ke ILGA ankoraŭ havis unu pedofilian organizaĵon, la germanan VSG (mallongigo en la germana por Asocio por Seksa Egaleco)[36], inter ĝiaj pli ol 300 grupoj asociiĝintaj. En ĝia sekvanta Ĉiujara Konferenco, okazinta en Helsinko en junio 1995, ILGA decidis la elpelon de VSG[37][38]. La Samseksema Federala Asocio de Germanio faris tiam alvokon al ĉiuj gejaj grupoj, ke ili montru ilian solidarecon kun VSG[35].
La publikaĵoj eldonitaj de NAMBLA inkludas:
- NAMBLA Bulletin, revuo publikigita de 1980 ĝis 2005[39][40]. Estis la plej longedaŭra revuo por pedofiloj. Prezentis aktualaĵojn, novelojn, opiniartikolojn, fotografiojn, recenzojn pri filmoj, muziko kaj libroj, kaj fiskan rubrikon por leteroj de la legantoj.
- NAMBLA Journal, literatura revuo.
- NAMBLA Topics, broŝurserio pri temoj rilataj al la pedofilio.
- Gayme Magazine, revuo publikigita dum la 90-aj jaroj.
- Arrel's Page, projekto por vendi fakan literaturon.
- karcera bulteno[22].
- Bill Andriette. Ĵurnalisto. Aliĝis al NAMBLA estante 15-jara kaj 17-jara li iĝis membro de la Estrara Komitato. Estis unu el la plej konataj gvidantoj de NAMBLA dum la unuaj jaroj de la 21-a jarcento. Eldonis NAMBLA Bulletin dum ses jaroj[41].
- Hakim Bey. Verkisto kaj filozofo postanarkista. Estis konstanta kunlaboranto de NAMBLA Bulletin kaj Gayme Magazine[42][43].
- Samuel R. Delany. Verkisto de sciencfikcio, profesoro kaj literatura kritikisto. En longatempaj intervjuoj pri sia romano Hogg en 1994, Delany klarigis siajn kialojn por subteni NAMBLA[44].
- Allen Ginsberg. Poeto de la Beat-generacio. Estis la membro kaj plej fama defendanto de NAMBLA[22][45]. En 1994 rapidis por defendi la organizaĵon dum la polemiko kun ILGA[noto 8].
- David Thorstad. Historiisto de la geja movado kaj fondinta membro de NAMBLA[46].
- Harry Hay. Laborafera advokato, fondinto de la moderna geja movado en Usono[47]. Komence de la 80-aj jaroj kuniĝis al aliaj gejrajtaj pioniroj por protesti kontraŭ la ekskludado de NAMBLA el la gejaj kaj lesbaj aranĝoj[27].
Kvankam NAMBLA estas neniam persekutita mem kiel organizaĵo, ja estis pluraj leĝaj procesoj kontraŭ supozataj membroj de NAMBLA pro seksaj krimoj rilatantaj neplenaĝulojn.
- Johnathan Tampico estis kondamnita sub akuzoj pri seksa molestado en 1989 kaj liberigita en 1992 sub la kondiĉo ne posedi infanpornografion. Post transloĝiĝi sen informi la aŭtoritatojn pri lia nova adreso, li estis trovita post unu elsendo en 1998 de la televida programo America's Most Wanted. Li estis arestita kaj kondamnita sub akuzoj pri infanpornografio. En ĝia verdikto, la tribunalo asertis, ke Tampico estas membro de NAMBLA[48].
- John David Smith, viro de San-Francisko, senscie parolis pri siaj krimoj al sekreta policano, kiu enfiltriĝis en NAMBLA. Post akiri juran ordonon, la enketisto trovis infanpornografion en la apartamento de Smith. Li estis arestita en 1996 kaj poste kondamnita sub akuzoj pri seksa agreso al 11-jara knabo, kiun li vartis. Lia aparteno al NAMBLA estis uzata ĉe la tribunalo por pruvi lian lascivan intencon. Li estis tuj elpelita el NAMBLA[49][50].
- Roy Radow, membro de la Estrara Komitato de NAMBLA, kelkfoje rigardata kiel la proparolanto de la organizaĵo, estis arestita en 1996 sub akuzoj esti sin masturbinta antaŭ 12-jara knabo. La proceso finiĝis sen la ĵurio adopti decidon[51].
- James C. Parker, viro de Nov-Jorko kiu, laŭ tribunalaj raportoj, diris al la polico, ke li estas membro de NAMBLA, estis arestita en 2000 kaj kondamnita en 2001 pro fari sodomion kun knabo[52].
- En februaro 2005, la FBI anoncis la areston de kvar viroj en Los-Anĝeleso kaj de tri pliaj en San-Diego sub akuzoj plani vojaĝojn al Meksiko por havi seksajn rilatojn kun infanoj. Oka viro, de Fullerton, estus arestita sub akuzoj pri distribuado de infanpornografio. Laŭ la amaskomunikiloj, la FBI opiniis, ke almenaŭ unu el la viroj estas membro de la nacia Estrara Komitato de NAMBLA, alia estus organizinta la kongreson de la asocio en 2004 kaj tria estus ordinara membro ekde la 80-aj jaroj[53][54].
Malapero de Etan Patz: La FBI kontraŭ NAMBLA
Dum 1982 NAMBLA estis objekto de pluraj razioj, kiuj kulminis en decembro, kiam pluraj viroj kaj adoleskantoj estis arestitaj en Wareham, Massachusetts, en la hejmo de unu el ĝiaj membroj. La loĝejo estis priskribita de la amaskomunikiloj kiel liberan domon, "kloakon de koruptado" kaj la sidejon de reto de pederastio. Kiam membroj kaj socioj de NAMBLA estis pridemandataj en Nov-Jorko, la amaskomunikiloj akuzis la grupon esti implikita en unu el la plej famaj kriminalaj aferoj de la lastaj jaroj en Usono, la malapero en 1979 de la 6-jara knabo Etan Patz en Malalta Manhatano[55]. La polico kaj la FBI estis konfiskintaj en la domo de Wareham iun fotografion el kalendaro, kiu montras la bildon de iu knabo iomete simila al Etan, kaj ĝi sugestis, ke li estis forkaptita kaj eble uzita kun pornografiaj celoj, kvankam la fotografio estis fakte prenita en 1968, la saman jaron, kiam la kalendaro estis publikigita kaj proksimume kvin jaroj antaŭ la naskiĝo de Etan[56]. Kvankam la aŭtoritatoj diris, ke la persono de la kalendaro estis imprese simila al Etan, liaj gepatroj negis kategorie, ke li povas esti ilia filo. Malgraŭ tio, la polico eĉ sugestis, ke NAMBLA per aerpeniko desegnis iun "kaveton" en la mentono de Etan por iel igi pli alloga la knabon de la kalendaro[56].
La gazetaro provis rilatigi NAMBLA al aliaj kidnapoj kaj malaperoj de infanoj kaj priskribis ĝin kiel "grupon de forkaptantoj de infanoj, pornografoj kaj prostituistoj", kaj eble murdistoj de infanoj, kun "internacia reto de pederastio", kiu gvatas post la fasado preskaŭ-leĝa de la civilrajta organizaĵo[55]. NAMBLA donis gazetarajn konferencojn por refuti la akuzojn –unu en Nov-Jorko kaj la alia samtempe en Bostono–, kie ĝi rivelis la veran originon de la fotografio kaj elmontris la koncernajn kopiojn de la originala kalendaro, kun la dato 1968. Kvankam la polico estis devigita konfesi sian "eraron" en posta gazetara konferenco, la damaĝo kaŭzita al la reputacio de NAMBLA estis katastrofa por la organizaĵo[55][56].
En 1985 NAMBLA publikigis la libron A Witchhunt Foiled: The FBI vs. NAMBLA ("Ĉasado de sorĉistinoj: La FBI kontraŭ NAMBLA"), kie ĝi analizas la aferon kaj klarigas kiamaniere la FBI provis ekspluati ĝin por detrui la organizaĵon[39]. En posta deklaracio antaŭ la Senato de Usono NAMBLA liberigis sin de ĉiu ajn kriminala aktivado kaj asertis, ke "estas [la] neorganizita pedofilo, kiu ja reprezentas veran minacon por la infanoj"[22].
En majo 2012, la polico anoncis, ke ĝi arestis 51-jaran viron, de meksika deveno, nomita Pedro Hernández, kiu estus deklarinta sin la aŭtoro de la kidnapo kaj posta murdo de Etan Patz, kiam li laboris en vendejo proksima al la bushaltejo uzata de la knabo.[57] La viro neniel rilatis al NAMBLA.
Curley kontraŭ NAMBLA
En 2000, Robert kaj Barbara Curley, geedza paro de Bostono, prezentis plendon kontraŭ NAMBLA pro la supozata kulpeca homicido de ilia filo Jeffrey. Laŭ la Curley-oj, Charles Jaynes kaj Salvatore Sicari "postsekvis Jeffrey Curley [...] kaj poste torturis, mortigis kaj mutilis [sian] korpon, la 1-an aŭ ĉirkaŭ de oktobro 1997. Kiom ni scias, iom antaŭ la faktoj, Charles Jaynes aliris la retejon de NAMBLA en la biblioteko de Bostono"[58]. Laŭ la polico, Jaynes havis en sia domo ok numerojn de publikaĵoj de NAMBLA, kiam li estis arestita. Dum la proceso, la akuzistoj asertadis, ke "NAMBLA funkcias, kiel kanalo por subtera reto de usonaj pedofiloj, kiuj uzas la asocion, siajn kontaktojn en ĝi kaj Interreton por havigi al si infanpornografion kaj antaŭenigi pedofiliajn aktivaĵojn"[58]. En sia taglibro, Jaynes skribis: "Tio estis turnopunkto en la malkovro de mi mem [...] La Bulteno de NAMBLA helpis min por konsciiĝi pri mia propra sekseco kaj akcepti ĝin [...]"[59].
Citante kazojn de membroj de NAMBLA, kiuj estis kondamnitaj sub akuzoj pri misuzo al infanoj, Larry Frisoli, la advokato kiu reprezentis la Curley-ojn, asertadis ke la asocio estas "trejnkampo" por plenaĝuloj, kiuj deziras allogi infanojn, en kiu ĝiaj membroj kundividas siajn strategiojn pri tio, kiamaniere trovi kaj timigi seksajn partnerojn nepuberecajn. Frisoli ankaŭ asertis, ke NAMBLA estus vendinta pere de ĝia retejo tion, kion li nomis "The Rape and Escape Manual" ("Gvidlibro de misuzo kaj forkuro"), kiu priskribus detale kiel eviti esti malkovrita kaj denuncita[60]. La Usona Asocio por Civilaj Liberecoj ("American Civil Liberties Union", ACLU) intervenis por defendi NAMBLA pro la rajto al parollibereco kaj atingis suspendon bazitan sur la fakto, ke NAMBLA estas neregistrita asocio sen leĝa statuso. En iu deklaracio publikigita en 2000, ACLU diris, ke "la demando implikita [en la afero], se ĝi sukcesos, frapos ĉe la koro de parollibereco" tial, ke ĝi "diras, ke la krimo estas la respondeco ne de tiuj, kiuj faris la murdon, sed de iu, kiu afiŝis naŭzan materialon sur Interreto"[61]. John Reinstein, estro de la oficejo de ACLU en Massachusetts, deklaris en 2003, ke malgraŭ tio, ke NAMBLA "ja povas glori konduton, kiu estas kontraŭleĝa nuntempe", en ĝia retejo estas nenio, kio "defendas aŭ instigas fari iun ajn kontraŭleĝan faron, inkluzive de murdo kaj kidnapo"[62].
Tiam la Curley-oj daŭrigis la proceson prezentante plendon pro kulpa homicido kontraŭ kelkaj unuopaj membroj de NAMBLA, iuj el ili aktivaj en la estraro de la asocio. La celoj de la plendo inkludis David Thorstad, kunfondinto de NAMBLA. ACLU asistis la akuzitojn pro tio, ke la proceso malobservas iliajn rajtojn al parollibereco pro la Unua Amendo. La Curley-oj asertis, ke Jaynes kaj Sicari, kiuj estis kondamnitaj pro la kidnapo kaj murdo de ilia filo, ankaŭ estis membroj de la asocio. La Curley-oj retiris la demandon en aprilo 2008 post, kiam iu juĝisto raportis, ke la sola atestanto, kiun la akuzantoj preparis por atesti, ke NAMBLA "iel instigis" Jaynes por fari krimojn, ne estas kompetenta por depozicii[63].
Aliaj aferoj
- En 1993, loka televido rivelis la apartenon al NAMBLA de Peter Melzer, trezoristo de la organizaĵo, membro de la Estrara Komitato, unu el ĝiaj proparolantoj, eldonisto de NAMBLA Bulletin kaj profesoro pri fiziko en la prestiĝa High School pri scienco ekde la fino de la 60-aj jaroj, kaj montris, ke li verkis artikolojn parolante pri sia altiro al knaboj malpli ol 16-jaraj. Kvankam liaj superuloj estis informitaj ekde 1985, ili decidis forigi lin el instruado, decido, kiun la Federala Apelacia Tribunalo garantiis en 2008[64].
- En februaro 2005, la membro de NAMBLA Kevin Brown telefonis al la programo de Rick Roberts por la radiostacio KFMB de San-Diego difininte sin mem kiel pedofilo por protesti kontraŭ la atenco kontraŭ la sekureco de la pedofiloj, speciale tiu de la membroj de la asocio, kiu reprezentis la oferto de "rekompenco" je 1 000 dolaroj po kapo de membro de NAMBLA, kiun promesis la parolisto. Aŭdiĝinte krion de knabo fone, Rick Roberts dirigis al Brown, ke li estas patro. Dek du tagojn poste, la Servojn de Infana Protektado retiris al li sian filon, pretekstante malnovan kondamnon pro posedo de infanpornografio kaj lian supozatan "subtenon al la seksa ekspluatado de infanoj". Brown perdis ankaŭ sian laboron kaj edzinon[65].
- En 2005, post kiam iu katolika pastro estis kondamnita sub akuzoj pri misuzo al knaboj, la ĵurnalo The Boston Globe rivelis informojn de 1979 pri lia partopreno unu jaron antaŭe en la kunveno kunvokita de la Boston/Boise Committee en la Bostona Komunuma Preĝejo[66][67].
- NAMBLA ĉefrolas en la 54-a epizodo de la kvina sezono de la animadserio South Park, titolita "Cartman aliĝas al NAMBLA" (elsendita la 21-an de julio 2001), en kiu Cartman estas izoligita de liaj amikoj, kaj decidas provi fari novajn, pli aĝajn, "maturajn" amikojn en Interreto. Senscie li ĉeestas NAMBLA-kunsidon pli poste, kie iĝas ĝia kalendara knabo kaj oni prenas fotojn al li en nura banŝorto. Kelkaj membroj de NAMBLA rendevuas Stan kaj Kyle kaj ili estas invititaj al bankedo kune kun Cartman. Tiam ili sciiĝas pri la vera naturo de NAMBLA, sed ties membroj estas tuj arestitaj de la polico. Ĝi ankaŭ enkondukas duan NAMBLA, la "North American Marlon Brando Look Alikes" (Nord-Amerikaj Similuloj de Marlon Brando), kiuj estas en konstanta batalo kontraŭ NAMBLA por la domajnnomo nambla.com.
- En la kvara epizodo de la 23-a sezono de la animadserio The Simpsons, titolita "Replaceable You" (elsendita la 6-an de novembro 2011), dum kunveno inter Bart, Martin kaj profesoro Frink, ĉi-lasta anoncas, ke temas pri kunveno de NAMBLA (tie ĉi North American Man Bot Love Association, "Nord-Amerika Asocio pri Amo inter Viroj kaj Robotoj") kaj unu el liaj kolegoj rekomendas al li ŝanĝi la nomon.
- En la filmo Kids (1994), Casper krias "NAMBLA!" al du samseksemuloj, kiujn ili kaj siaj amikoj atakas parole preterpasante.
- La policanoj de la serio Law & Order: Special Victims Unit (Leĝo kaj Ordo: Unuo pri Specialaj Viktimoj) demandas ofte al la suspektatoj ĉu ili estas membroj de NAMBLA, kiam ili asertas, ke ili havis konsentajn rilatojn kun neplenaĝuloj.
- NAMBLA estas mallonge menciita en la epizodo "Pedophile Special" de la brita serio Brass Eye.
- NAMBLA estas mallonge menciita en unu epizodo de 2006 de la programo de la usona MTV Celebrity Deathmach. Nick Diamond komentas "Ni havas pli leterojn de fanoj, ol Lil Bow Wow en iu kongreso de NAMBLA!", al kio Johnny Gomez respondas "Kaj tio estas ja multaj leteroj, Nick".
- En unu skeĉo de la 203-a epizodo de la serio Mr. Show, titolita "The Biggest Failure In Broadway History" (La plej granda fiasko en la historio de Broadway), du reklamagentejoj estas premiitaj kaj disdegnitaj pro restarigo de la reputacio de grupoj, kiaj Ku Klux Klan kaj NAMBLA.
- En lia libro America: The Book A Citizen's Guide to Democracy Inaction (2004), la humuristo Jon Stewart komparas NAMBLA kun premgrupo; en la eldono de la 27-a de julio 2006 de sia televida programo The Daily Show, Stewart ankaŭ faras uzon de NAMBLA por primoki premgrupojn, kiaj la Internacia Agentejo pri Atomenergio kaj UNICEF.
- La norvega grupo de roko Turbonegro inkludis en sia albumo Ass Cobra (1995) unu kanton titolitan "The midnight NAMBLA".
- La usona grupo de grindkoro Anal Cunt inkludis en sia albumo It just gets worse (1999) unu kanton titolitan "I Gave NAMBLA Pictures of Your Kid".
- La usona grupo de punk-roko Leftöver Crack inkludis en sia albumo Rock the 40oz (2004) unu kanton titolitan "Muppet NAMBLA".
En 1980, dum ĝenerala asembleo de NAMBLA, oni aprobis jenan rezolucion, indikita almenaŭ ĝis 1996 kiel la oficiala pozicio de la asocio koncerne la aĝon de konsento: |
| „ angle (1) The North American Man/Boy Love Association calls for the abolition of age-of-consent and all other laws which prevent men and boys from freely enjoying their bodies. (2) We call for the release of all men and boys imprisoned by such laws. ” | | „ esperante (1) North American Man/Boy Love Association petas la forigon de la aĝo de konsento kaj ĉiuj aliaj leĝoj, kiuj malhelpas la virojn kaj knabojn libere ĝui ilian korpon. (2) Ni petas la liberigon de ĉiuj viroj kaj knaboj enprizonigitaj pro tiaj leĝoj. ” |
|
[North American Man/Boy Love Association, 1980.]
Fonto: "NAMBLA's Official Position Papers", Warriorsfortruth.com, la 21-an de oktobro 1996.
Citaĵoj eltiritaj el dokumentoj de pozicio de NAMBLA dum ĝia aparteno al ILGA: |
| „ angle NAMBLA condemns those who exploit children and others for profit and pornography [...] NAMBLA condemns pornography which furthers racial and sexual stereotypes. ” | | „ esperante NAMBLA kondamnas tiujn, kiuj ekspluatas infanojn kaj aliajn por profito kaj pornografio [...] NAMBLA kondamnas la pornografion, kiu stimulas rasajn kaj seksajn stereotipojn. ” |
|
[adoptita la 11-an de novembro 1981]
|
| „ angle NAMBLA supports economic and racial justice for youth, especially for gay youth, who are often doubly oppressed. Wherever forms of hustling thrive on racial or economic inequality —especially in third-world countries, where imperialism is involved— NAMBLA condemns the inequality and imperialism and calls on men and boys to work actively against them. ” | | „ esperante NAMBLA subtenas ekonomian kaj rasan justecon por la junuloj, speciale por la gejaj, kiuj estas ofte duoble subpremataj. Kie ajn specoj de prostituado prosperas pro rasa kaj ekonomia malegalecoj —speciale en triamondaj landoj, kie la imperiismo estas implikita— NAMBLA kondamnas la malegalecon kaj imperiismon kaj alvokas la virojn kaj knabojn aktive labori kontraŭ ili. ” |
|
[adoptita la 11-an de novembro 1981]
|
| „ angle NAMBLA [...] calls for the adoption of laws that both protect children from unwanted sexual experiences and at the same time leave them free to determine the content of their own sexual experiences. ” | | „ esperante NAMBLA [...] petas la adopton de leĝoj, kiuj samptempe protektu la infanojn kontraŭ nedezirataj seksaj spertojn kaj lasu al ili la liberon decidi, kion ili volas fari el sia sekseco. ” |
|
[adoptita la 11-an de novembro 1981]
|
| „ angle NAMBLA has always opposed any form of abuse or coercion [...] and NAMBLA condemns rape and sexual assault. ” | | „ esperante NAMBLA estis ĉiam kontraŭa al ĉia misuzo aŭ trudado [...] kaj NAMBLA kondamnas seksperforton kaj seksajn agresojn. ” |
|
[adoptita la 4-an de decembro 1983]
|
| „ angle Exploitation, sexual or otherwise, is neither approved of nor practiced by NAMBLA. NAMBLA recognizes that exploitation occurs in the area of hustling, and the publication of erotica, and has called on its members to help eliminate exploitation in these areas. ” | | „ esperante La ekspluatado, seksa aŭ alispeca, estas nek aprobata nek praktikata de NAMBLA. NAMBLA agnoskas, ke ekspluatado okazas en la sfero de prostituado, kaj la publikigadon de erotika materialo, kaj faris alvokon al ĝiaj membroj, kaj petis ĝiajn membrojn, ke ili helpu por forigi ekspluatadon en tiuj ĉi areoj. ” |
|
[adoptita la 4-an de decembro 1983]
|
| „ angle NAMBLA condemns corporal punishment, kidnapping, rape, and sexual exploitation. Participation in corporal punishment, kidnapping, rape, and sexual exploitation is contrary to NAMBLA'S statement of purpose. It is grounds for expulsion from NAMBLA. ” | | „ esperante NAMBLA kondamnas la korpajn punojn, kidnapojn, seksperfortojn kaj seksan ekspluatadon. Partopreno en korpaj punoj, kidnapoj, seksperfortoj kaj seksa ekspluatado estas kontraŭaj al la deklaro de intencoj de NAMBLA. Ili estas kialoj por elpelo el NAMBLA. ” |
|
[adoptita la 4-an de decembro 1983]
Fonto: Radow, Roy. "NAMBLA Replies to ILGA Secretariat". NAMBLA, la 28-an de januaro 1994.
La retejo NewgonWiki, en ĝia artikolo Boston-Boise affair Boston-Boise affair Arkivigite je 2014-10-12 per la retarkivo Wayback Machine" priskribas tiel la eventojn de Boston-Boise: |
| „ La 8-an de decembro 1977, Garrett Byrne, prokuroro de la graflando Suffolk, kiu inkludas la tutan Bostonon kaj tri pli malgrandajn periferiajn komunumojn de Massachusetts, kunvokis gazetaran konferencon por anonci la kulpigon de 24 viroj sub multaj akuzoj pri seksatenco implikantaj knabojn 8- ĝis 13-jaraj. Li diris, ke la viroj estis supozeble logintaj la knabojn per mariĥuano, mono kaj ludoj, kaj post tio perfortis kaj fotografis la viktimojn. Li ankaŭ asertis, ke la viroj apartenas al seksa reto, kiu estas nur "la pinto de la glacimonto" kaj ke estos pliaj kulpigoj dum la esplorado progresos. La vasta komunikila raportado neniam diskutis la kulpecon de la akuzitaj viroj aŭ la asertojn de Garrett Byrne, sed anstataŭe kalumniis la akuzitojn kaj publikigis siajn fotojn, nomojn kaj adresojn spite al la konstitucia supozata senkulpeco. La 24 viroj kulpigitaj de Garrett Byrne devenis el ĉiuj sociaj tavoloj, de busŝoforo ĝis lernejestro de prestiĝa privata lernejo. Plej multaj perdis sian laboron, multaj perdis sian familion, kaj ĉiuj perdis sian reputacion pro la komunikila raportado. Tamen dum la kazoj disvolviĝis evidentiĝis, ke multaj el la faroj kaj akuzoj estis forĝitaj. La plimulto de la viroj ne konis unuj la aliajn. Neniu seksa reto ekzistis. La granda plimulto de la akuzitoj havis seksajn rilatojn kun unu el du 15-jaraj prostituitoj de Revere, Massachusetts, iufoje en la apartamento de viro nomita Richard Peluso. Peluso havis seksajn rilatojn kun lokaj knaboj de Revere dum 15 jaroj kaj estis arestita sub akuzoj pri misuzo al infanoj ses monatojn antaŭ la kulpigoj pri seksa reto. Neniu el la knaboj implikitaj estis malpli ol 13-jaraj. John Mitzel, la aŭtoro de la plej aŭtoritata verko pri tiuj ĉi eventoj, The Boston Sex Scandal, klarigas, ke la akuzoj pri "seksa reto" okazis sekve de la aresto de Peluso: "Fotoj konfiskitaj en la apartamento de Peluso estis uzataj por identigi 64 lokajn junulojn. Ĉiuj estis kaptitaj de policistoj kaj devigitaj elbuŝigi nomojn. Tamen nur dek tri konsentis kunlabori, precipe sub premo de la polico, pastroj kaj psikiatroj". La atesto de tiuj dek tri knaboj kondukis al la 24 kulpigoj. La arestoj estis vaste vidataj kiel parton de la strategio de la prokuroro por reelektado por oka periodo. Jam delonge Byrne uzadis la esplorajn povojn de la prokurorejo por "malkaŝi" sensaciajn malvirtajn "retojn" de unu speco aŭ alia kiam la tempo por elektado alproksimiĝis, uzante la histerion por konservi nedamaĝita sian printitan nomon kaj sian reputacion kiel publika protektanto kaj batalanto kontraŭ malvirto, kaj neniu iam kuraĝis defendi tiujn, kiujn li celis. Sed ĉi-foje estis surprizo. La 9-an de decembro 1977, membroj de la radikala kolektivo Fag Rag formis la Boston/Boise Committee (Komitato Boston/Boise, B/BC) por defendi la rajtojn kaj de la akuzitaj viroj kaj de la knaboj. Boise faris aludon al simila ĉasado de sorĉistinoj okazinta en Boise, Idaho, en 1955, kiam centoj da gejaj viroj, inkluzive de multaj eminentaj civitanoj, estis arestitaj pro seksaj krimoj kun adoleskantoj, pri kio John Gerassi verkis en The Boys of Boise. Krom la sensaciista kaj antaŭjuĝa komunikila raportado, la B/BC zorgis pri iu speciala "rekta lineo" instalita de la prokurorejo, por ke la civitanoj telefonu anonimajn avizojn pri viroj, kiuj havas seksajn rilatojn kun knaboj malpli aĝaj ol dek ses. La Rekta Lineo kondukis la skandalon al la tereno de ĉasado de sorĉistinoj. Sepdek kvin homoj ĉeestis en la oficejoj de Gay Community News kelkajn tagojn post la arestoj al urĝa kunveno kunvokita de la B/BC. Asistanta prokuroro, Thomas Dwyer, konsentis kunveni kun tri membroj de la B/BC por diskuti la postulojn de la grupo, inkluzive la rezignon de Garrett Byrne kaj la finon de la Rekta Lineo. Sed la prokuroro rifuzis ambaŭ, do la 15-an de decembro 1977 ĉirkaŭ tridek homoj manifestaciis en City Hall Plaza kaj poste defilis direkte al la prokurorejo kaj frontis al la asistanta prokuroro Dwyer, sed Byrne denove rifuzis meti finon al la rekta lineo. Finfine, la B/BC denuncis la aferon ĉe la justico. Scianta, ke la tribunalo estus malhelpinta tion al ĝi, la prokurorejo anoncis, ke ĝi libervole ĉesigas la Rektan Lineon, igante la aferon malgrava. Neniu el la akuzitoj en la afero estis malliberigita. Garrett Byrne estis venkita en 1978 de asistanta prokuroro nomita Newman Flanagan. Byrne supozis, ke la plimulto de la akuzitoj akceptos interkonsenton kun la prokuroro por eviti malfavoran atentigon kaj malliberigon, sed je lia surprizo la vasta plimulto volis juĝon, kaj ĉiuj tiuj juĝoj streĉus la rimedojn de la graflando. Nur unu kazo fakte venis al juĝo: D-ro Donald Allen estis kulpigita pri kvar akuzoj midzi unu dekkvinjaran viran prostituiton. Kvankam li estis fine deklarita kulpa, la juĝisto kondamnis lin al nur kvin jaroj da libereco sub kondiĉoj —iu signalo por la aliaj akuzitoj, kies plej multaj decidiĝis al interkonsento kun la prokuroro kaj ricevis facilan liberecon sub kondiĉoj. Kvankam multaj ja volis, ke la seksa skandalo de Bostono senbrue malaperus, ĝi estas ne sen heredaĵoj. Dum efektiviĝis leĝaj esploroj rilate al la leĝoj pri la aĝo de konsento, la subkomitato de la B/BC sponsoris tion, kio fine estis la unua kunsido de NAMBLA la 2-an de decembro 1978. La seksa skandalo ankaŭ evidentigis la dividon ene de la geja komunumo. Tiuj, kiuj celis "akcepteblecon" kontraŭstaros kiun ajn aktivaĵon, kiu ŝajnas aprobi la seksajn rilatojn inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj. ” |
|
En iu deklaracio de NAMBLA de 1994, la delegitoj de NAMBLA en ILGA helpis por redakti ties konstitucion kaj oficialajn poziciojn pri la seksaj rajtoj de la gejunuloj. En 1985 ILGA adoptis pozicion pri "Aĝo de Konsento/Pedofilio/Infanaj Rajtoj", kiu instigas la organizaĵojn konsistigantajn la kolektivon "fari premon sur iliajn registarojn por forigi la leĝojn pri aĝo de konsento". En 1986 ILGA adoptis plian pozicion, kiu diras, ke la asocio "subten[as] la rajton de la gejunuloj je seksa kaj socia memdispono". En 1988 ILGA deklaris, ke ĝi "agnosk[as], ke la nunaj leĝoj pri aĝo de konsento de samseksaj personoj ofte utilas por subpremi kaj ne por protekti ilin". En alia pozicio, adoptita en 1990, ILGA "subten[as] la rajton de ĉiu individuo, sendepende de ĝia aĝo, esplori kaj disvolvi sian seksecon".
Krom krei plurajn laborkomitatojn, la konferenco devis redakti la politikan dokumenton de la manifestacio ("la kvin punktoj"). Komence oni aprobis la proponon de la komitato de junaj samseksemuloj ("Gay Youth Caucus"), kiu petas "Plenajn rajtojn por la junaj samseksemuloj, inkluzive la revizion de la leĝoj pri aĝo de konsento". Tamen, dum la kunveno de la Nacia Kunordiga Komitato, iu grupo de lesbaninoj minacis ne partopreni en la marŝo, krom se oni adoptas anstataŭan formulon. La propono, lanĉita de iu lesbanino kaj fine aprobita de la plimulto el la delegitoj, estis: "Protekti la junajn gejojn kaj lesbaninojn kontraŭ ĉia leĝo, kiu celas diskriminacii, subpremi aŭ persekuti ilin, en la lernejo aŭ en la socia kaj profesia medioj".
Pat Califia, verkistino kaj elstara gravulo de la seksa liberiga movado de la 70-aj jaroj en Usono, asertis ke la malaprobo al NAMBLA fare de la geja komunumo okazis precipe pro politikaj motivoj. En sia libro The Aftermath of the Great Kiddy-Porn Panic of '77, Califia diras, ke la ĉefa fluo de la geja movado neniam oponis al NAMBLA aŭ ties proponoj, nek izolis politike la organizaĵon, ĝis la kontraŭuloj de la geja movado uzis la asocion por rilatigi la gejajn rajtojn al la infana misuzo kaj al "rekrutado" de infanoj. Defendantoj de tiu ĉi teorio rimarkigas la deklarojn faritajn de elstaraj gejaj aktivuloj politike taksante la sekvojn de NAMBLA sur la gejaj rajtoj. Unu el tiaj deklaroj, estis farita de la geja aktivulo Steve Endean. Endean, kiu oponis al NAMBLA, diris: "Kion NAMBLA faros, estas rompi la movadon. Se [la problemo pri la rilatoj inter plen- kaj neplen-aĝuloj] kuniĝas al la gejrajtaj postuloj, la gejoj neniam havos rajtojn". La verkisto kaj geja aktivulo Edmund White faris similan deklaron en sia libro States of Desire: "Tio estas la politiko de memindulgo. Nia movado ne povas supervivi la problemon pri la rilatoj inter plen- kaj neplen-aĝuloj. Ne temas scii, kiu pravas, temas nur pri politika sincereco".
La 16-an de junio 1994, la Geja kaj Lesba Alianco kontraŭ Kalumnio ("Gay and Lesbian Alliance Against Defamation", GLAAD) adoptis iun Deklaracion de Pozicio pri NAMBLA en kiu ĝi deklaras: |
| „ angle The Gay and Lesbian Alliance Against Defamation deplores North American Man Boy Love Association's (NAMBLA) goals which include advocacy for sex between adult men and boys and the removal of legal protections for children. These goals constitute a form of child abuse and are repugnant to GLAAD.
GLAAD also supports the statements issued by other gay and lesbian organizations supporting the International Lesbian and Gay Association's (ILGA) call for NAMBLA's immediate removal from the international association.
GLAAD concurs with the 1990 ILGA resolution based on the UN Convention on the Rights of the Child, which states, "Major power imbalances create the potential for child abuse. ILGA condemns the exploitive use of power differences to coerce others into sexual relationships. All children have the right to protection from sexual exploitation and abuse.
Although statistics indicate that the vast majority of sexual abuse against children is perpetrated by heterosexual men, it is imperative that child abuse, in all forms, be condemned by gay men and lesbians.
As a group of people who historically have not had legal rights and protections, gay men and lesbians have always work with, and built coalitions with, other whose rights are at risk. The true gay and lesbian agenda is ultimately about free human right for all people. ” | | „ esperante La Alianco de Gejoj kaj Lesbaninoj Kontraŭ Kalumnio malaprobas la celojn de la North American Man Boy Love Association (NAMBLA), kiuj inkludas la defendon de la seksaj rilatoj inter plenaĝaj viroj kaj knaboj kaj la forigon de la juraj protektoj por infanoj. Tiaj celoj signifas specon de infana misuzo kaj estas abomenindaj al GLAAD.
GLAAD ankaŭ subtenas la deklarojn esprimitajn de aliaj gejaj kaj lesbaj organizaĵoj subtenantaj la alvokon de la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) por tuja elpelo de NAMBLA el la internacia asocio.
GLAAD konsentas kun la rezolucio de ILGA de 1990 bazita sur la Konvencio de UN pri la Rajtoj de la Infanoj, kiu deklaras, ke "Grandaj malekvilibroj de povo kreas la potencialon por la misuzo al infanoj. ILGA kondamnas la ekspluatan uzon de povdiferencoj por devigi aliajn al seksaj rilatoj. Ĉiuj infanoj havas la rajton esti protektitaj kontraŭ seksa ekspluatado kaj misuzo".
Kvankam statistikoj indikas, ke la vasta plimulto el seksaj misuzoj al infanoj estas plenumitaj de aliseksemaj viroj, estas imperative, ke la misuzo al infanoj, en ĉiuj formoj, estu kondamnita de la gejoj kaj lesbaninoj.
Kiel grupo de personoj, kiuj historie ne havis leĝajn rajtojn kaj protektojn, la gejoj kaj lesbaninoj ĉiam laboris kaj starigis koaliciojn kun aliaj kies rajtoj estas en risko. La vera geja kaj lesba programo estas lastintance alproksimigi la homajn rajtojn al ĉiuj. ” |
|
La saman jaron, la estrara konsilio de la Nacia Labor-Grupo de Gejoj kaj Lesbaninoj (National Gay and Lesbian Task Force, NGLTF) adoptis rezolucion pri NAMBLA, kiu diras:
|
| „ angle NGLTF condemns all abuse of minors, both sexual and any other kind, perpetrated by adults. Accordingly, NGLTF condemns the organizational goals of NAMBLA and any other such organization. ” | | „ esperante NGLTF kondamnas ĉian misuzon al neplenaĝuloj, same seksajn, kiel aliajn, plenumitajn de plenaĝuloj. Konforme al tio, NGLTF kondamnas la organizajn celojn de NAMBLA kaj ĉiu ajn simila organizaĵo. ” |
|
Gregory King, de Kampanjo por Homaj Rajtoj (Human Rights Campaign), deklaris en 1997: "NAMBLA ne estas geja organizaĵo. [Ĝiaj membroj] ne apartenas al nia komunumo kaj ni tute malaprobas iliajn provojn kredigi, ke la pedofilio estas problemo rilatanta al la civilaj rajtoj de la gejoj kaj lesbaninoj". NAMBLA respondis, ke la "amo inter viroj kaj knaboj ja estas samseksema ĝustadifine", ke "la knabamantoj kaj ties partneroj apartenas al la geja movado kaj estas esencaj elementoj de la geja historio kaj kulturo", kaj ke "la samseksemuloj, kiuj asertas, ke sin senti altirita al adoleskantaj knaboj 'ne estas samseksema' estas tiel ridindaj, kiel la aliseksemuloj, kiuj diras, ke sin senti altirita al adoleskantaj knabinoj 'ne estas aliseksema'".
Ĉi-rilate, Allen Ginsberg deklaris: |
| „ angle Attacks on NAMBLA stink of politics, witchhunting for profit, humorlessness, vanity, anger and ignorance [...] I'm a member of NAMBLA because I love boys too —everybody does, who has a little humanity. ” | | „ esperante La atakoj kontraŭ NAMBLA stinkas je politiko, egoisma ĉasado de sorĉistinoj, manko de humura sento, vanteco, kolero kaj senscio [...] Mi estas membro de NAMBLA, ĉar ankaŭ mi amas la knabojn —kiel ĉiuj, kiuj havas iom da bonkoreco. ” |
|
Fonto: Ginsberg, Allen. "Thoughts on NAMBLA". En: Deliberate Prose: Selected Essays 1952-1995, Nov-Jorko, HarperCollins, 2000, p. 170.
Rind, Bruce; Tromovitch, Phillip; Bauserman, Robert. "A Meta-Analytic Examination of Assumed Properties of Child Sexual Abuse Using College Samples". Psychological Bulletin, Graflando Arlington, Usona Asocio pri Psikologio, Vol. CXIV, n-ro 1 (julio 1998). pp. 22-53. Plena teksto[rompita ligilo] (angle) Ligilo DOI.
"NAMBLA", artikolo pri NAMBLA en BoyWiki.
Gerassi, John. The Boys of Boise, Nov-Jorko: Macmillan, 1966.
Warner, Tom. Never Going Back. Toronto: Universitato de Toronto, 2002, p. 120.
Armstrong, Elizabeth A. Forging Gay Identities. Chicago: Universitato de Chicago, 2002, p. 100.
Smith, Miriam Catherine. Lesbian and Gay Rights in Canada. Toronto: Universitato de Toronto, 1999, pp. 60-61.
Cohen, Art. "The Boston-Boise Affair, 1977-78". Gay and Lesbian Review Worldwide, Vol. X, n-ro 2, marto-aprilo 2003.
Thorstad, David (February 1990), "Man/Boy Love and the American Gay Movement", Journal of Homosexuality, (Routledge), Vol. 20, n-roj 1-2, pp, 251–274.
Thorstad, David. "Man/Boy Love and the American Gay Movement", Journal of Homosexuality, n-ro 20 (1990), pp. 251-274.
Brower, Lisa C. Bower; Goldberg, David T. Between law and culture: relocating legal studies. University of Minnesota Press, 2001, pp. 288-305.
Bronski, Michael, "The real Harry Hay", The Phoenix, 2002-11-07. Alirita la 1-an de oktobro 2014.
Kennedy, Hubert. "A Witch-hunt foiled: The FBI vs. NAMBLA", The Advocate, n-ro 446 (1986-05-13), p. 54.
Knight, Michael (2012). William S. Burroughs Vs. the Qur'an. Soft Skull Press. pp. 76–79. ISBN 978-1593764159.
Delany, Samuel e Freedman, Carl. Conversations with Samuel R. Delany, Univ. Press of Mississippi: 2009. ISBN 978-1-60473-278-8.
Jacobs, Andrea. "Allen Ginsberg's advocacy of pedophilia debated in community", Intermountain Jewish News, 2002-06-21.
Kennedy, Hubert. "Sexual Hysteria – Then and Now". OurStories, Gay and Lesbian Historical Society of Northern California, 1991, pp. 17–18. Citaĵo: "Eks-prezidanto de la Alianco de Aktivuloj de Nov-Jorko kaj fondinta membro de North American Man/Boy Love Association (NAMBLA), Thorstad estas specialie kvalifita por verki pri tiu ĉi temo."
Reinstein, John. "ACLU Agrees to Represent NAMBLA in Freedom of Speech Case", ACLU of Massachusetts Press Release, 2003-06-09.
- Andriette, Bill. "Queerest Queers: Man/boy Love Faces Violence out of Control." Steam 2.2 (1994): 165-67.
- Califia, Pat. "No Minor Issues: Age of Consent, Child Pornography, and Cross-generational Relationships." Public Sex: The Culture of Radical Sex. 2a eld. San -Francisko: Cleis Press, 2000. 54-93.
- Clendinen, Dudley. "Group Promoting Man-Boy Love Is Focus of Police Inquiry." New York Times (1-a de januaro 1983): 5.
- Cohen, Art. "The Boston-Boise Affair, 1977-78". Gay and Lesbian Review Worldwide, Vol. X, n-ro 2, marto-aprilo 2003.
- Denizet-Lewis, Benoît. "Boy Crazy: NAMBLA: The Story of a Lost CauseThe Boston-Boise Affair, 1977-78". Boston Magazine, majo 2001.
- Johnson, Matthew D. "NAMBLA", glbtq: An Encyclopedia of Gay, Lesbian, Bisexual, Transgender, and Queer Culture. Chicago: glbtq, Inc, 2004.
- Mitzel, John. The Boston Sex Scandal. Bostono: Glad Day Books, 1981.
- NAMBLA. A Witchhunt Foiled: The FBI vs. NAMBLA. Nov-Jorko: North American Man/Boy Love Association, 1985. Enkonduko de David Thorstad.
- NAMBLA. Boys Speak Out on Man/Boy Love. Nov-Jorko: North American Man/Boy Love Association, 1986.
- O' Carroll, Tom. "A Wider Perspective". En: Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. Reta eldono, Ipce.
- Sandfort, Theo. The Sexual Aspect of Paedophile Relations: The Experience of Twenty-five Boys. Amsterdamo: Pan/Spartacus, 1982.
- Sandfort, Theo, Edward Brongersma kaj Alex Van Naerssen, eld. Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-psychological, and Legal Perspectives. Nov-Jorko: Haworth Press, 1991. Antaŭe aperinta en Journal of Homosexuality 20:1-2 (1990).
- Tsang, Daniel, ed. The Age Taboo: Gay Male Sexuality, Power, and Consent. Bostono: Alyson Publications; Londono: Gay Men's Press, 1981.