moderna provinco de Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Norrbottens län estas la plej norda el la 20 provincoj de Svedio. Ĝia areo kovras tiun de la historia provinco Norrbotten – kiu antaŭe estis parto de Västerbotten – kaj krome parton de sveda Laponio. Administra centro de la provinco estas la urbo Luleå. Fine de 2024 en la provinco vivis 248 115 loĝantoj sur areo de 98 244,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².
Norrbottens län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
Ŝtato | Svedio |
Provinca litero | BD |
Provinca kodo | 25 |
Historia(j) provinco(j) | Norda Botnio kaj parto de sveda Laponio |
Ĉefurbo | Luleå |
Komunumoj | 14 |
Provincestro | Lotta Finstorp |
Areo (suma) | 98 244,8 km² |
Loĝantoj | 248 115 (stato de 2024) |
Ekestodato | 1810 |
Retejo | Oficiala retejo |
La teritorio de la provinco kovras proksimume 23,5 % de la suma areo de Svedio. Kompare al la sudo kaj centro de Svedio, ĝi estas tre maldense loĝata.
En la provinco troviĝas la monto Kebnekaise, kiu altas 2.111 metrojn kaj sekve estas la plej alta monto de Svedio, kaj la lago Hornavan, kiu per profundo de 232 metroj estas la plej profunda lago de Svedio.
La tradicia setloregiono de la sameoj, do la teritorio Sameio ampleksas interalie tiun-ĉi provincon de Svedio, krom la plejan nordon de Norvegio kaj Finnlando, kaj iom da najbara regiono de la Kola duoninsulo en Rusio.
La provinco konsistas el la sekvaj 14 komunumoj. Sube estas statistiko pri la komunumoj.[1] La areoj estas en km², kaj la denso estas la loĝantardenso, en loĝantoj/km².
|
La plej grandaj urboj kaj urbetoj en Norrbotten, po komunumo, kaj iliaj loĝantaroj en 2015.[2] Historie, la svediaj komunumoj havisn urbo (stad) kiel centran administran eron, kun precipaj rajtoj. La antaŭaj tielaj urboj havas dikliterajn nomojn.
|
Luleå kaj Piteå iĝis urboj en 1621, Haparanda en 1842, Boden 1919, kaj Kiruna 1948.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.