From Wikipedia, the free encyclopedia
La nord-korea ŭono aŭ nord-korea vono (koree 조선민주주의인민공화국 원, mallonge 원, en ĉinaj karaktroj 朝鮮民主主義人民共和國圓, prononco Ĉoson Minĝuĝui Inmin Konghŭaguk Ŭon) estas la nacia valuto de la socialisma ŝtato Nord-Koreio. Unu ŭono estas dividita je cent ĉonoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KPW. Valuta simbolo estas la signo ₩, majuskla litero W dufoje horizontale trastrekita.
nord-korea ŭono | |
---|---|
valuto • vono | |
Ŝtato: | Nord-Koreio |
Subdivido: | 100 ĉonoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | KPW |
Mallongigo: | ₩ |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 143,079 KPW 1 eŭro = 200,772 KPW (la 6-an de novembro 2010) |
La valuto antikvas kaj jam antaŭ jarmiloj estis uzata en Koreio. Nur ekde la Dua Mondmilito kaj la sekva divido de la ŝtato al norda kaj suda partoj kadre de la Malvarma Milito ekzistas nord-korea ŭono kaj sud-korea ŭono. Ili havas la saman tradician nomon 원, la saman valutan simbolon ₩ kaj la saman nomon de centono (ĉono), sed la sud-korea valuto en internacia komerco havas senkompare pli altan valoron ol la nord-korea.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.