Nord-Osetio—AlanioNord-Osetujo (ruse: Республика Северная Осетия — Алания, "Respublika Severnaja Osetija — Alanija, [rʲɪˈspublʲɪkə ˈsʲevʲɪrnəjə ɐˈsʲetʲɪjə ɐˈlanʲɪjə]; osete: Республикӕ Цӕгат Ирыстон — Алани, Respublika Cagat Ireŝton — Alani, [resˈpublikə t͡səˈgät iɾɨˈʃton äˈläni]) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio, parto de la Nord-Kaŭkazia federacia distrikto. En 1774 ĝi propravole aliĝis al Rusio. En 1921 formiĝis Vladikavkaza (Oseta) distrikto en konsisto de Montara ASSR. De 1924 la teritorio estis aŭtonoma provinco, kaj de 1936 nomiĝis Nord-Oseta ASSR.

  • Plena oficiala nomo: Respubliko Norda Osetio—Alanio. La plena nomo rememorigas la mezepokan feŭdan ŝtaton Alanio, el kiu fontis la nuna Nord-Osetio.
  • Areo: 8,0 mil kvadrataj kilometroj (4 mil kvadrataj kilometroj montare);
  • Loĝantaro: 704,4 mil (2005); inter ili urbanoj — 65,4 % (2005). Osetoj — ĉirkaŭ 63 % de la loĝantaro, rusoj — 23 %.
  • Ĉefurbo: Vladikavkaz (pli ol 310 mil loĝantoj).
  • Kodoj de aŭtomobiloj: 15 rus
  • Urboj: Vladikavkaz (ĉefurbo, 310 mil loĝantoj), Mozdok (39 mil), Beslan (34 mil), Alagir (23 mil), Ardon (16 mil), Digora (12 mil).
  • Hidrografio: la ĉefa rivero — Terek (baseno de la Kaspia maro), al kiu enfluas ĉiuj aliaj montaraj riveretoj.
  • Ĉefo: la ĉefo de la respubliko ekde la 7-a de junio 2005 estas Tajmuraz Mamsurov, 54-jara beslanano.
Thumb
Rapidaj faktoj respubliko de Rusio, Administrado ...
Subjekto de Rusia federacio
Respubliko Nord-Osetio(–Alanio)
ruse Республика Северная Осетия–Алания
osete Республикӕ Цӕгат Ирыстон–Алани

Thumb

Thumb

Flago Blazono
respubliko de Rusio
Administrado
Federacia regiono Nord-Kaŭkazia federacia regiono
Ĉefurbo Vladikavkaz
Estro Sergei Menyailo

(ekde 9-a de aprilo 2021)

Fondita 7-a de julio 1924
Demografio
Loĝantaro 712980 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Oseta, rusa
Etnoj osetoj (64,5 %)
rusoj (20,6 %)
inguŝoj (4,0 %)
armenoj (2,3 %)
kumukoj (2,3 %)
kartveloj (1,3 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 7987 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Aŭtokodoj 15
OKATO 90
ISO 3166-2 RU-SE
ThumbĈinioĈinio
Situo en Ruslando
vdr
Fermi
43.244.2

Estas du gravaj vojoj el Rusio al Trans-Kaŭkazio: Transkam kaj t.n. Kartvelia milita vojo.

Laŭ la Konstitucio de Respubliko Norda Osetio—Alanio la du ŝtataj lingvoj en la regiono estas la rusa kaj la oseta (en la formo de ambaŭ dialektoj: la irona kaj la digora).

Distriktoj

Historio

Konflikto kun Inguŝio

En la jaro 1992 en orienta parto de la respubliko okazis interetna konflikto, kies kaŭzo estis Ĉeurba distrikto, kies grandan parton oni volis aligi al la najbara rusia regiono Inguŝio. Rezulte de la konflikto kelkmil inguŝoj devis forlasi Osetion kaj loĝas nun en Inguŝio kiel rifuĝintoj. Pli ol duono el ili jam revenis al Norda Osetio, sed ne ĉiuj povis ekloĝi en siaj hejmoj, ĉar en pluraj forlasitaj domoj nun loĝas migrintoj el alia problema regiono — Sud-Osetio.

Terorisma atako en Beslano

Septembre de la jaro 2004 Nord-Osetio subite iĝis tutmonde fama pro la terorista atako al mezlernejo numero 1 en urbeto Beslan (329 mortintoj, inter kiuj 159 infanoj). La okazintaĵo serioze influis la ĉiutagan vivon en Nord-Osetio: interalie la loĝantaro iĝis pli politike aktiva, respublikestro devis eksiĝi, akriĝis la konservita konflikto kun la najbara Inguŝio.

Kulturo

Turismo

Thumb
la historia nekropolo Dargavs

Norda Osetio dum longa tempo estis tre alloga turisma loko, speciale por ŝatantoj de montara skiado. En sovetiaj tempoj ankaŭ eksterlandanoj (speciale el Orienta Germanio) ŝatis ripozi tie ĉi. Nun la famaj ripozejoj Cej kaj Dzinaga uzas nur parton de siaj eblecoj por loĝigi turistojn — la militaj konfliktoj en la najbaraj regionoj forpuŝas eventualajn turistojn. Tamen dum la jaroj 2003-2005 okazis ioma kresko de ripozantoj en Cej kaj Dzinaga.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.