From Wikipedia, the free encyclopedia
La nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de norda Hindoĉinujo, partoj de Vjetnamujo, Laoso, Tajujo, Birmo, kaj de la ĉina provinco de Junano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "nord-hindoĉinaj subtropikaj humidaj arbaroj". Ĝi ankaŭ estas unu el la 33 tersupraĵaj ekoregionoj de la hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo difinita fare de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
artefarita teritoria unuo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 21° 59′ 41″ N, 100° 22′ 13″ O (mapo)21.99466100.370308 [+] | |||
Akvokolektejo | 677 350 km² (67 735 000 ha) [+] | |||
Areo | 677 350 km² (67 735 000 ha) [+] | |||
|
||||
Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Northern Indochina Subtropical Forests Ecoregion [+] | ||||
La nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj okupas la altaĵarojn de norda Hindoĉinujo, kaj etendiĝas ekde nordorienta Vjetnamujo, kie ili kovras la supran parton de la akvokolekta areo de la Ruĝa Rivero kaj la norda Anamo Montaro, tra norda Laoso kaj la plej norda Tajujo kaj sudorienta Junano ĝis Ŝan Altebenaĵo en orienta Birmo.
La nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj estas transiro inter la tropikaj arbaroj de Hindoĉinujo kaj la subtropikaj kaj mezvarmaj arbaroj de Ĉinujo kaj de Tibeta Altebenaĵo.
La ekoregiono estas tre vasta kaj kovras 437 000 kvadratajn kilometrojn.
La malvarmetaj vintraj temperaturoj kaj grandaj altecoj ĉe la bordero de la Tropikoj favorigas montaran plantaron kun eksplicita himalaja komponanto. Iuj de la gravaj arbaj taksonoj apartenas al familioj kiel teacoj (Schima spp.), Magnoliaceae (Michelia spp., Magnolia spp.), kaj fagacoj (Quercus spp., Castanopsis spp., Lithocarpus spp.). Maldensaj pinarbaroj ĉeestas en pli altaj situacioj, kaj makuloj de tropika arbaro kreskas en la malsekej valoj. Montaraj deciduaj arbaroj estas speciale bone disvolvitaj en la Ŝan Altaĵaroj de norda Birmo.
Pli ol 183 mamulaj specioj estas konataj el la ekoregiono, de kiuj 4 estas endemiaj kaj 5 kvazaŭ endemiaj.
La birda faŭno estas tre riĉa, 707 specioj, kaj inkluzivas la gvardan trogonon (Harpactes wardi). Inter la birdoj troviĝas la kvazaŭ endemia Jabouilleia danjoui. Tiu ekoregiono ankaŭ subtenas plurajn fazanajn speciojn kaj buceredojn kiuj bezonas sendifektajn, maturajn arbarojn, kie la homa influo malĉeestas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.