From Wikipedia, the free encyclopedia
En Francujo, Kontrolata devennomo (france Appellation d'Origine Controlée, AOC) estas kvalifiko-sistemo pri agrikulturaj produktaĵoj; interalie vino, fromaĝo kaj butero. La kvalifiko temas pri iliaj produkto-procezoj kaj kvalitoj de produktaĵoj.
En la EU-leĝaro, AOC nomiĝas AOP por Appellation d'Origine Protégée, kiun oni povas traduki per Atesto de Origino Protektata aŭ "Protektata nomo de origino".
Franca leĝo malpermesas vendadon de ne-kvalifikitajn produktaĵojn per AOC. La sistemon regas, Institut National des Appellations d'Origine (INAO).
Ĉiuj produktaĵoj kvalifikitaj de AOC portas AOC-etikedon. Oni ne povas uzi nomon saman al AOC por aliaj produktaĵoj. Se AOC-produktaĵo portas nomon de loknomo, la etikedo portas poŝtkodon.
Per tiu pruvo de deveno, la produktistoj pliprestiĝigas la varon. Krom la landa kondiĉo, originnoma produktado devas sekvi regulojn pri ingrediencoj, labormanieroj, etikedoj kaj kvantoj.
En 15-a jarcento, la franca parlamento dekretis regulon pri rokforto. Ĝi estas la originala koncepto de AOC. En 1905, oni faris "leĝon pri kontraŭbatali falsadon de materialo". En 1919 oni faris "leĝon pri protekto de origino". Je 30-a de julio, oni establigis INAO-on sub Ministerio pri Agrikulturo, kiu regas nomon de AOC. En post du jaroj la establo, Barono Pierre Le Roy akiris Côtes du Rhône kiel AOC.
Areo de AOC-produktejo tre varias. Iuj AOC havas grandan regionon kun klimato-kondiĉo aŭ grundo-kondiĉo dum aliaj havas etan areon. Ekzemple, Côtes du Rhône havas 40 000 hektarojn de vinberejo, aliflanke Château Grillet havas nur 4 hektarojn.
AOC-vinoj portas etikedon kun indiko "Appellation Contrôlée" aŭ "Appellation d'origine (produktejo) Contrôlée". La "produktejo" portas nomon de loknomoj; ekz. Ĉampano. Etikedoj de Burgonjaj vinoj portas ankaŭ nomon de vinberejo; ekz. Romanée-Conti. Fama estas la Bordoza vino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.