From Wikipedia, the free encyclopedia
Niĵni Remeti, ukraine Нижні Ремети, hungare Alsóremete, estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Niĵni kaj alsó signifas: suba, remete signifas ermito. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.
Niĵni Remeti situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ fervojo Berehove-Svaljava.
La unua mencio devenis el 1329 pri monaĥejo. En la 18-a jarcento biencentro de familio Schönborn (ŝonborn) faris la prosperadon. Ĝis 1920 Alsóremete apartenis al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Alsóremete rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio (tiam ŝtata bieno funkciis), fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Niĵni Remeti ukrainoj, rutenoj kaj ciganoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.