![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Dinar_of_Muhammad_Alp_Arslan%252C_AH_455-465.jpg/640px-Dinar_of_Muhammad_Alp_Arslan%252C_AH_455-465.jpg&w=640&q=50)
Nizam al-Mulk
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abu Ali al-Hasan at-Tusi Nizam al-Mulk (1019 - 1092), sciencisto kaj veziro en ŝtato de Turko-Selĝukoj dum regado de sultanoj Alp Arslan kaj Malikŝaho. Adepto de centrigo de la ŝtato kaj plifortigo de administracio pere de organizado de spion-reto kaj regula poŝto. Siajn konvinkojn entenis en Libro de regado (Sijaset-name). Oni scias, ke li apogis sciencistojn, laŭ lia iniciato oni konstruis en la jaroj 1074-75 la unuan selĝukan steloobservatorion (ne estas tamen konata ĝia preciza loko). Plie, li ankaŭ fondis la unuajn grandajn islamajn universitatojn, en tio la plej bone konatan Nizamijja en Bagdado. Konata ankaŭ kiel kontraŭulo de nizaranoj, pereis kune kun la sultano ponardita de ili rezulte de terorisma atenco.
Nizam al-Mulk | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1018 (1018-01-01) en Tuso, Gaznavida Imperio | ||||
Morto | 14-an de oktobro 1092 (1092-10-14) (74-jaraĝa) en Sahneh, ![]() | ||||
Mortis pro | Hommortigo ![]() | ||||
Mortis per | Pikvundo ![]() | ||||
Mortigita de | Abū Tāhir al-Arānī vd | ||||
Tombo | Tomb of Nizam al-Mulk (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | persa vd | ||||
Ŝtataneco | Selĝuka Imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ahmad Ibn Nizam al-Mulk (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sciencisto ŝtatreprezentanto politikisto verkisto veziro ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fine de la regado Malikŝah Nizam al-Mulk verkis traktaton "Pri regado" (Sijāset name) eldonita jam post lia morto. Ĝi enhavas opiniojn pri la temo administri ŝtaton, ties organizado kaj agado de la plej superaj organoj.