From Wikipedia, the free encyclopedia
Nissan B estas la aŭtomobila platformo, uzata en aŭtoj de B-klaso de la varomarkoj Nissan, Renault kaj Lada.
Nissan B | |
---|---|
automobile platform | |
Gepatra kompanio | Renault–Nissan Alianco |
Produktata | ekde 2002 |
Klaso | malgranda, malgrandega |
Modeloj | |
Sekvanta modelo | Renault–Nissan Common Module Family |
La aŭtoj de В-klaso de Renault kaj Nissan uzas tiun ĉi platformon ekde 2002. En 2010 aperis sekva generacio de la platformo — Nissan V.
La versio de la platformo Nissan B kun pli longa aksodistanco, uzata por fabrikado de la malmultekostaj aŭtoj de Renault kaj Lada havas kodon B0. Ĝia dezajnado komenciĝis en 1998 kaj en 2004 estis prezentita la unua aŭto de Renault sur tiu ĉi platformo — Renault Logan. Nun platformo B0 servas kiel bazo por la B-klasaj aŭtoj de Renault-Nissan. Ĝia ĉefa avantaĝo estas ebleco fabriki larĝan gamon da aŭtoj — de etaj leĝeraj aŭtoj ĝis komercaj aŭtoj kaj ajnagrundaj aŭtomobiloj.
Nuntempe la platformo B0 estas uzata por fabrikado de jenaj aŭtoj:
Krome la platformo Renault-Nissan B0 estas uzata por fabrikado de jenaj aŭtoj de Nissan:
La versio kun pli longa aksodistanco kaj evoluigita de Dacia servis por jenaj aŭtoj[1]:
Krome la platformo estas uzata de la alianca partnero AvtoVAZ por jenaj aŭtoj[2]:
Ankaŭ la platformo B0 estas uzata de Renault por fabrikado Renault Captur en Rusio kaj Barato[3]. Krome ĝi estas uzata de Renault por fabrikado de Nissan Kicks en Barato[4].
Ĝi estis kreita surbaze de la platformo B0[5][6][7][8]. La platformo estas uzata por jenaj aŭtoj:
La nova platformo por elektraj aŭtoj, prezentita en 2009, estas konsiderata kiel bazita sur la platformo B0[9], kvankam Nissan en sia dokumenta filmo pri B0 ne mencias Nissan Leaf[10]. Surbaze de tiu ĉi platformo estis kreita Nissan Leaf.
La dua generacio de la platformo Nissan B ricevis la nomon Nissan V, kie V estas la inica litero de la angla versatile, kio signifas diversflanka, fleksa, ŝanĝiĝema, plurfaceta.
La platformo Nissan V celis kombini striktan strukturon, kiu estos bone regebla kaj glate moviĝanta, kaj minimuman pezon de la korpuso. Surbaze de ĝi eblas produkti aŭtojn kun la antaŭa kaj malantaŭa transmisioj.
Sur la platformo Nissan V baziĝas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.