From Wikipedia, the free encyclopedia
La niktagacoj (latine Nyctaginaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 30 genrojn kaj pli ol 450 speciojn[1],[2].
Niktagacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
multflora mirabilo (Mirabilis multiflora) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Krom kelkaj ornamplantoj nur malmultaj specioj el tiu familio estas uzataj de la homo.
Ili estas unujaraj, multjara herbaj plantoj aŭ lignaj plantoj: arbustoj, malofte arboj, kelkfoje dornaj grimpplantoj kaj kelkaj Pisonia-specioj estas lianoj. La radikoj estas fibrecaj aŭ ofte karnecaj aŭ formas radiktubero. La tigoj ofte kreskas memstare vertikale, malofte rampante aŭ grimpante ĉe aliaj plantoj. Ĉe kelkaj herbaj specioj troviĝas dikiĝintaj nodojn. Ofte ekzistas nenormala sekundara dikkresko. Ofte la ligno oksidiĝas kiam ĝi estis tranĉita. Tiam ĝi fariĝas oranĝkolora aŭ ruĝa-bruna. La terminalaj burĝonoj ofte estas intensive brunaj. Ekzistas kelkaj gipstoleraj specioj, kiuj ofte estas endemiuloj.
La folioj estas plej ofte kontraŭstarantaj, malofte alternestarantaj aŭ spiralformaj. La foliparoj estas kelkfoje malsamaj. Petiolo ekzistas plej ofte. La simpla foliplato estas herba , kelkfoje karneca ĝis sukulenta, kun glata aŭ hara surfaco kaj glata aŭ noĉita rando. Ofte la folioj fariĝas malhelverdaj en seka stato. Stipuloj mankas.
La floroj staras kelkfoje unuope, plej ofte en akselaj au pintaj kunigitaj floraroj el cumaj, umbelaj, grapolaj aŭ faskaj infloreskeroj. La kelkfoje brile koloraj petalecaj brakteoj estas kelkfoje kunkreskintaj kaj formas kalikfomajn involukrojn ĉirkaŭ floraro de unu ĝis 80 floroj.
La radisimetriaj floroj estas plej ofte duseksaj aŭ malofte unuseksaj. Kiam floroj estas unu seksaj, tiam la plantoj estas monoikaj. Plej ofte kvin (tri ĝis dek) sepaloj estas tube kunkreskintaj kaj aspektas petalsimile; ili estas la allogorgano de tiuj floroj. Petaloj mankas. La plej multaj tri ĝis kvin (unu ĝis 18, malofte ĝis 30) stamenoj estas kunkreskintaj je la bazo. Kun longeco de 200 µm la polenoj estas ĉe kelkaj taksonoj la plej grandaj de la angiospermoj, escepte de akvoplantaj specioj de la Cymodoceaceae (Alismatales)..[3] Ekzistas nur epiginaj karpeloj kun nur unu ovolo, kiu aspektas pro la involvantaj sepaloj hipogina. La mallarĝa pistilo finas en kopforma ĝis globa aŭ mallarĝa stigmo, kiu kelkfoje havas faskon da haroj. La sekretigado de la nektaro okazas ĉe la flora bazo. Multaj specioj ( de Anulocaulis, Cyphomeris, Acleisanthes, Mirabilis, Abronia, Tripterocalyx) floras vespere aŭ nokte (tial la angla komuna nomo „four o'clock family“ = kvina-hora-floro) kaj estas polenataj de noktopapilioj. Kleistogamaj (fermitaj kaj memfekkaja) kaj ĥasmogama (malfermitaj) floroj aperas krome en kvar genroj (Acleisanthes, Cyphomeris, Nyctaginia, Mirabilis).
La fruktoj estas aĥensimilaj aŭ nuksaimilaj, flugilfomaj aŭ ripaj kaj estas ankaŭ en matura stato envolvitaj en karnaj, ledraj aŭ lignaj bazoj de la kaliko. Ili havas nur po unu semo. La frukto nomiĝas „antokarpo“ kaj aspektas drupsimila.
Ekzistas betalainoj kaj izoflavonoidoj. De flavonoloj ekzistas kaempferolo kaj/aŭ kverketino. Povas ekzisti cianidino. Kalcioksalato-kristaloj (rafidoj) akumuliĝas. Kelkaj taksonoj estas C3-plantoj (Bougainvillea, Mirabilis) aŭ C4-plantoj (Allionia, Boerhaavia).
La baza kromosomonombro estas n = 9, 10, 11 (8 ĝi pli ol 13)[3] (de multaj genroj la nombro de kromosomoj ne estas konata); estas raportitaj de kromosomaroj de 2n = 20 ĝis 2n = 136. Poliploidio kaj aneŭploidio ludas grandan rolon en la evolucio de kelkaj taksonoj.[4]
La disvastigo ĉefe estas tutmonde en tropikoj kaj subtropikoj. La centro de la specidiverseco estas la neotropiso, unuflanke lignaj taksonoj (Bougainvillea, Guapira, Neea, Pisonia) kaj herbaj taksonoj (Colignonia, Salpianthus) en tropikaj regionoj de Sudameriko kaj Karibiio, kaj aliflanke kserofitaj taksonoj (Abronia, Acleisanthes, Boerhavia, Commicarpus, Mirabilis) en la aridaj regionoj de Nordameriko.
La unua priskribo okazis en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu sub la nomo „ Nyctagines“ en Genera Plantarum, 90. Tipogenro estas Nyctago JUSS., hodiaŭ sinonimo de Mirabilis L., kiu jam estis publikigata 1753 en Species Plantarum, 1, 177. sinonimoj por niktagacoj JUSS.: Allioniaceae HORAN., Bougainvilleaceae J.AGARDH, Mirabilidaceae W.R.B.Oliv., Pisoniaceae J.AGARDH.[5]
La distingo inter la ses ĝis sep triboj estas malfacila kaj konduktas al multaj sinonimoj. En la pasinteco la familio estas plej intense prilaborita de Heimerl en Die Natürlichen Pflanzenfamilien 1889, 1934 kaj prilaborita de Standley 1909, 1911, 1918, 1931. Multajgenroj nur havas kelkajn speciojn kaj en la prilaboro de G. H. M. Lawrence 1951 estas eĉ 50 % monotipaj. Bittrich kaj Kühn 1993 starigis kompletan sistemon de la familio en tribo kaj subtribo. Ekde 2000 Levin publikigis rezultojn de molekulgenetikaj esploroj. Norman A. Douglas kaj Paul S. Manos 2007 diskutis proprajn kaj aliajn esplorojn Untersuchungen.
Ene de la ordo de la Karifilaloj la niktagacoj kune kun fitolakacoj la la Sarcobataceae formas kladon de plantoj kun betalaino. Al la tri familioj estas komuna, ke ili havas po floro nur unu bazan ovolon
La familio de la niktagacoj havas ĉirkaŭ 28 ĝis 34 genrojn kun ĉirkaŭ 300 ĝis preskaŭ 400 specioj:[5]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]:
Kelkaj specioj utilas al la nutrado de homoj: Abronia fragrans NUTT., Abronia latifolia ESCH., Boerhavia diffusa L., Mirabilis expansa (RUIZ. & PAV.) STANDL., Mirabilis jalapa L. kaj Mirabilis multiflora (TORR.) A.GRAY.
Kelkaj specioj estas medicine uzataj.[9]
Malmultaj specioj kaj iliaj kulturvarioj estas ornamplantoj: Bougainvillea-kultivaroj, mirabilo (Mirabilis jalapa) kaj Pisonia umbellifera.
Ĉe kelkaj Pisonia-specioj oni uzas la gluan perikarpon de la fruktoj por kapti birdojn.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.