Nikšić
urbo en Montenegro From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Montenegro From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikšić (cirillitere: Никшић) estas (post Podgorico) la dua plej granda urbo de Montenegro kaj estas ĉefurbo de samnomaj regiono kaj municipo. En 2011 la urbo havis 56 970 loĝantojn sur areo de 2 065 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km², la tuta municipo 72 443 loĝantojn. La municipo per areo de 2 065 km² estas la teritorie plej granda municipo de la lando.
Nikšić | ||
montenegre: Никшић | ||
urbo | ||
Panoramo de Nikšić | ||
|
||
Oficiala nomo: Никшић | ||
Lando | Montenegro | |
---|---|---|
Opŝtino | Opŝtino Nikšić (Општина Никшић) | |
Historiaj regionoj | Osmanida imperio, Aŭstrio-Hungario, Jugoslavio | |
Situo | Nikšić | |
- koordinatoj | 42° 46′ 19″ N 18° 56′ 40″ O (mapo) | |
Areo | 2,065 km² (206,5 ha) | |
Loĝantaro | 56 970 (2011) | |
Denseco | 27 588,38 loĝ./km² | |
Fondo | 4-a jarcento | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 81400 | |
Telefona antaŭkodo | (+382) 40 | |
Aŭtokodoj | NK | |
ISO 3166-2-kodo | ME-12 | |
Situo kadre de Montenegro
| ||
Situo kadre de Eŭropo
| ||
Vikimedia Komunejo: Nikšić | ||
Retpaĝo: www.niksic.me | ||
En la urbo interalie pasigis parton de sia infanaĝo la esperantistaj fratoj Tibor kaj Antonije Sekelj, kaj en ĝi naskiĝis la montenegra politikisto Milo Đukanović, kiu de 1998 ĝis 2002 estis ŝtata prezidento kaj plurfoje (1991 ĝis 1998, 2002 ĝis 2006 kaj 2008 ĝis 2010) estis ĉefministro de sia lando.
Enlande la urbo interalie konatas pro la sola bierfarejo de la lando, kiu produktas bieron de la marko Nikšićko pivo ("biero de Nikšić") kun la variaĵoj Nikšićko tamno (malhela) kaj du pliaj variaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.