Nihon Ŝoki
libro pri historio de antikva Japanio, verkita en 720 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nihon Ŝoki (japane 日本書紀, eo. „Kroniko de Japanio en unuopaj verkoj“) estas post Kojiki la dua plej malnova ankoraŭ ekzistanta historia verko de Japanio. Li estis kompletigita en 720 kaj estas la unu el la ses oficialaj imperiaj historioj (Rikkokushi). La libro estas verkita en klasika ĉina kaj dividita je 30 ĉapitroj (+ 1 volumo de geneologio, hodiaŭ perdita). Ĝi entenas kosmogonion (sagaon pri estiĝo de la mondo) kaj la genealogion de la antikvaj japanaj imperiestroj, kiu etendiĝas ĝis regado de imperiestrino Jitō (645–703). Ĝi ankaŭ enhavas citaĵojn el la ĉina Kronikoj de la tri imperioj kaj la korea Paekche ki, Paekche pon'gi, kaj Paekche sinch'an. La verko estas konata ankaŭ kiel Nihongi (japane 日本紀 eo. „Japana Kroniko“).
Rapidaj faktoj 日本書紀, verko pri historio • literatura verko • sankta libro • Kiki ...
日本書紀 | |
---|---|
verko pri historio • literatura verko • sankta libro • Kiki | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Toneri-shinnō, O no Jasumaro |
Lingvoj | |
Lingvo | klasika ĉina lingvo |
Eldonado | |
Loko | Japanio |
Ĝenro | official history |
Fermi