From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigrokola arasario (Pteroglossus aracari) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. Temas pri specio simila al la Brunorela arasario sed tiu ĉi estas pli nigra.
Nigrokola arasario | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrokola arasario | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pteroglossus aracari (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Estas tukano kun tre granda beko kiel ĉe la aliaj tukanoj. La okulo estas nigra kaj ĉirkaŭ la okulo ne estas nuda haŭtaĵo kiel ĉe aliaj arasarioj. La kapo, gorĝo kaj dorso estas tre nigraj sen markoj. Estas bruno ankaŭ en plumoj kovrantaj la supraj kruroj. La pugo estas ruĝa kiel ĉe aliaj arasarioj. La brusto kaj la ventro estas flavaj, sed separitaj de iom larĝa ruĝa bendo pli larĝa ambaŭflanke. Krome en la centro de la brusto estas iom da ruĝeca nuanco. La beko estas nigra en suba makzelo kaj blanka en la supra makzelo. Kaj finfine kvankam la segila bordo inter ambaŭ makzeloj montras segilecajn “dentojn”.
Ĝi troviĝas en du populacioj: nome unua en norda Brazilo el Baia al la Gujanoj, Franca Gujano, Gujano, Surinamo kaj okcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj kaj tre degraditaj arbaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.