Nigrakrona batmocerko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigrakrona batmocerko (Bathmocercus cerviniventris) estas afrotropisa specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi troviĝas en tre fragmentataj teritorioj de landoj de la Golfo de Gvineo en Afriko nome en Eburbordo, malmulte en Ganao, kaj ĉefe en Gvineo, Liberio kaj Sieraleono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj, kaj humidaj montararbaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.
Nigrakrona batmocerko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrakrona batmocerko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bathmocercus cerviniventris (Sharpe, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu estas 12-13 cm longa malgranda, ruĝecbruna kaj nigra cistikoledo. Nigraj kapo (kio nomigas la specion) kaj brusto kun brunaj ventro ( kio nomigas la specion en la latina scienca nomo cerviniventris) kaj flankoj. Brunaj supraj partoj, kun malhelaj flugiloj kaj vosto. Inoj estas pli helbrunaj kun iom pli pala gorĝo, do estas iom da seksa duformismo. La voĉo estas distinga trinota, penetra, insekteca fajfo. Ili movas la voston.
Ili troviĝas en densa duaranga vegetaĵaro ĉe malgrandaj riveroj kaj rojoj ĉe variaj arbartipoj. Ili manĝas ĉegrunde, ĉiam en paroj, senvertebrulojn. Plej verŝajne ovodemetado okazas en majo.