From Wikipedia, the free encyclopedia
Nigragorĝulo, Nigragorĝa saksikolo aŭ Afrika saksikolo (Saxicola torquatus) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi loĝas en subsahara Afriko kaj apudaj regionoj. Kiel la aliaj saksikoloj, ĝi estis dumlonge enmetita en la familio de Turdedoj, kun kiu la saksikolo estas konverĝaj. Ties scienca nomo aludas la aspekton kaj la biotopon kaj signifas "koluma rokoloĝanto": Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum torquatus estas latina por kolumo aŭ "kolringo".
Nigragorĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigragorĝulo, masklo, el Kenjo.
Ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Saxicola torquatus (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Pasintece S. torquatus kutime aludis la tutan superspecion nome "Komuna saksikolo" kaj kelkaj fontoj[1] ankoraŭ pluhavas ĝin tiel, sed ĉiu disponebla pruvo ege montras, ke estas specistatuso por la Eŭropa (S. rubicola) kaj la Siberia saksikoloj (S. maurus) de moderklimata Eŭrazio, krom la insulaj endemioj nome Fuerteventura saksikolo (S. dacotiae) kaj Reunia saksikolo (S. tectes) kiuj neniam estis certe akceptitaj en S. torquata. Krome, la tre klare markitaj populacioj de la altaj teroj de la Korno de Afriko (kaj Arabio?) kaj Madagaskaro (kaj Granda Komoro?) povus esti konsiderataj aldonaj specioj.[2]
La maskloj havas nigran kapon, blankan duonkolumon, nigran dorson, blankan pugon, kaj nigran voston; la flugiloj estas nigraj kun granda blanka makulo es supra parto de la interna flugilo. La supra brusto estas kutime malheloranĝaruĝa, kun kruta aŭ laŭgrada transiro al blankeca aŭ paloranĝa en suba brusto kaj ventro depende de la subspecio. En kelkaj, nigro anstataŭas la oranĝajn brustoplumojn ĉu parte ĉu entute.[3]
Inoj havas brunon pli ol nigron supre kaj en kapo kun neklara pli pala superokula strio, avelkoloron pli ol oranĝan sube, kaj malpli da blanko en flugiloj. La plumaro de ambaŭ seksoj estas iom pli senkolora kaj striita for de la reprodukta sezono.[3]
Tiuj afrotropisaj birdoj havas disan distribuadon en multe de subsahara Afriko, kaj loĝas tiom norde kiom ĝis Senegalio kaj Etiopio. Malproksimaj populacioj troviĝas en la montaroj de sudokcidenta Arabio kaj en Madagaskaro kaj Granda Komoro. Ĝi estas nemigranta, kaj moviĝas nur surloke. Kiel rezulto de tio, ĝi disvolvigis grandan regionan variadon, kaj dividiĝas en ĉirkaŭ 15 subspecioj.[3]
La plej proksima parenco de tiu specio estas ŝajne ne la populacioj de Eŭrazio sed la Reunia saksikolo (S. tectes), sed eĉ tiele la "blankakolumaj" membroj de la genro Saxicola formas distingan grupon ene de la genro. S. torquatus kaj S. tectes formas stirpon de subsahara Afriko kiu diverĝis el la grupo de Eŭrazio en la malfrua Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 2.5 milionoj da jaroj. Reunio estis koloniigita mallonge poste, kio indikas rapidan etendon laŭlonge de la afrika marbordo de la Hinda Oceano. Pro la sekiĝo de Saharo dum la sekva Kvaternara glaciepoko, la populacioj de Afriko kaj Eŭrazio iĝis izolataj.[4]
La ĵusa separo kiel specio estis proponita post analizoj per DNA de specimenoj de la subspecio Saxicola torquatus axillaris sed ne de S. t. torquatus, kaj pro tio tiu specio estis dum mallonge konata kiel S. axillaris.[4]
La subspecioj diferenciĝas iomete laŭ grando, kaj pli laŭ la etendo de la oranĝaruĝa de la supra brusto de la maskloj, kaj ĉu la malsupra brusto estas blanka kun distinga limo el la supra brusto, aŭ paloranĝa kun nedistinga limo el la pli malhela supra brusto. La etendo de la oranĝaruĝo varias ankaŭ laŭ la jarsezono, ofte etende sur la ventro for de la reprodukta sezono.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.