From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigrabrusta serpentaglo (Circaetus pectoralis) estas granda rabobirdo de Afriko de la familio de Akcipitredoj. Ĝi similas al aliaj serpentagloj kaj estis iam konsiderata samspecia kun la Serpentaglo aŭ kun la Boduina serpentaglo.
Nigrabrusta serpentaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrabrusta serpentaglo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Circaetus pectoralis (A. Smith, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La ĉefa identiga karaktero de tiu birdo estas ties malhelbrunaj (nigreca ŝajne de malproksime) kapo kaj brusto, de kio devenas ties komuna nomo kaj ties latina scienca nomo per aludo simple al la brusto. Fakte ripoze la malhelaj kapo kaj brusto ege kontrastas kun la blanka ventro, dum dumfluge ili sama kontrastas kun kaj subaj partoj kaj subflugiloj, kiuj estas blankaj escepte tri malhelaj strioj en flugilplumoj kaj vosto. La supraj partoj estas malhelbrunaj, kaj la okuloj estas flavaj. La beko estas malhelgriza ĝenerale kaj pli nigreca pinte, mallonga, hokoforma kaj fortika.
La ino estas simila, sed pli granda ol la masklo, kaj la junulo estas ruĝeca.
La alvoko estas fajfa kvo kvo kvo kviuu.
Tiu afrotropisa specio povas troviĝi tra suda Afriko el Etiopio kaj Sudano norde al Sudafriko sude kaj Angolo sudokcidente.
Ili loĝas en diversaj habitatoj, kie ili povas trovi malferman terenon por ĉasi, arbojn por ripozi kaj nesti, kaj sufiĉan manĝodisponeblon. Tio inkludas duonaridajn aŭ eĉ dezertajn areojn.
Kiel ties nomo indikas, tiu birdo manĝas ĉefe serpentojn, sed ankaŭ predas lacertojn, malgrandajn mamulojn kaj ranojn.
La ino demetas nur po 1 ovon, kiu estas kovata dum 50 tagoj. La elnestiĝo okazas post 3 monatoj.
Pro ties ampleksa distribuado tiu specio ne estas endanĝerita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.