From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigra himantopo, Himantopus novaezelandiae, estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Nigra himantopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Himantopus novaezelandiae Gould, 1841 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj estas 40 cm longaj. Ili havas tre longajn ruĝajn krurojn, longan fajnan nigran bekon kaj nigran plumaron. Junuloj havas blankajn bruston, kolon kaj kapon kun nigra makulo ĉirkaŭ la okuloj.
Tiu specio estas unu el la plej minacataj vadbirdoj kaj birdoj en la mondo. La nuna loĝantaro nombras eble nur ĉirkaŭ 50 plenkreskuloj, kiuj dum la reprodukta sezono estas nur en alta valo Waitaki, de la Suda Insulo en Novzelando. Malgrandaj grupoj vintras en la norda Insulo. Tamen antaŭe ili multnombris en la tuta insularo, ĝis kiam la medio malpliiĝis kaj krome la eŭropanoj enmetis mamulojn kiel kato. Krome estas problemo hibridiĝo kun loka loĝantaro de Himantopo (Himantopus himantopus) kaj fakto, ke Nigra himantopo, Himantopus novaezelandiae, bredas nur je la aĝo de 2 aŭ 3 jaroj. Loka nomo por tiu specio estas kakī.
Ili loĝas humidan medion ekzemple borde de riveroj aŭ lagoj, kie manĝas akvajn senvertebrulojn, fiŝetojn kaj aliajn etajn predojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.