![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6c/Black.brant.arp.750pix.jpg/640px-Black.brant.arp.750pix.jpg&w=640&q=50)
Nigra branto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigra branto, Nigra berniklo aŭ Pacifika branto, Branta bernicla nigricans, estas subspecio de la Berniklo kiu reproduktiĝas en Alasko kaj vintras en Baja California.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/Black.brant.slimbridge.march2007.arp.jpg/640px-Black.brant.slimbridge.march2007.arp.jpg)
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra branto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Branta bernicla nigricans (Lawrence, 1846) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Blue vintrejo, ruĝa somerejo kaj reproduktado | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigra branto aspektas nigrecbruna kaj blanka. Tiu formo estas tre kontraste nigrablanka birdo, kun uniforme malhelnigrecbruna dorso, similkoloraj subaj partoj (kun malhela koloro etende pleje ĉe la dorso inter la tri formoj) kaj elstara blanka flankomakulo; ĝi havas ankaŭ pli grandajn blankajn kolmakulojn, formante preskaŭ kompletan kolumon. Ili reproduktiĝas en nordokcidenta Kanado, Alasko kaj orienta Siberio, kaj vintras ĉefe en okcidenta marbordo de Nordameriko el suda Alasko al Kalifornio, sed ankaŭ kelkaj en orienta Azio, ĉefe en Japanio.
La aziaj populacioj de la Nigra branto estis iam konsiderataj separata subspecio orientalis baze sur pli palaj supraj partoj; tamen, ĝi estas ĝenerale nune konsiderata ke tio ne ĝustas.
Estas ĉirkaŭkalkule 115,000 Nigraj brantoj en la mondo kaj el ili ĉirkaŭ 14,000 estas ĉasataj ĉiujare fare de ĉasistoj. Ankaŭ ovopredado fare de vulpoj estas gravaj tialoj de malpliiĝo kaj tiele, en 2006, Usono komencis 5jaran vulpoforigan programon. La populacio estis tiom alta kiom ĝis 200,000; en 1981; kaj tiom malalta kiom ĝis 100,000; en 1987.