Nigra alaŭdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigra alaŭdo, Melanocorypha yeltoniensis, estas specio de birdo de la familio da Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en sudorienta Rusio kaj Kazaĥio. Ĝi estas parte migranta, kun birdoj el nordoriento de la reprodukta teritorio translokiĝantaj sudorienten vintre al Rusio kaj najbaraj landoj, tiom malproksime kiom ĝis la nordo de la marbordoj de la Nigra Maro en suda Ukrainio.
Nigra alaŭdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra alaŭdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melanocorypha yeltoniensis (Forster, 1767) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri birdo de malferma stepo, ofte ĉe akvo. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 4-5 ovojn. Manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili estas gregemaj vintre.
Temas pri granda, fortika alaŭdo, 18-20.5 cm longa. Kiel aliaj alaŭdoj de sia genro Melanocorypha estas stareca kaj kun rondoforma kapo, pli ol aliaj alaŭdoj. La masklo plenkreskulo estas nekonfuzebla, ĉar estas tute nigra kun nur kelkaj palaj plumobordoj dorse kaj en supraj partoj, kaj kun flaveca aŭ rozkolora beko pli malhela en pinto. La ino kaj la junulo estas nedistingeblaj kompare, ĉefe grizbrunaj supre kaj pli palaj sube, kiel aliaj alaŭdoj. La kruroj kaj subflugiloj estas nigraj.
La kanto estas kiel frenezeca versio de tiu de la kampalaŭdo.