From Wikipedia, the free encyclopedia
Nieuwe Compagnie (groninge: Nijkomnij) estas regiono kaj setlejo en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. Ĝi situas iom okcidente de Kiel-Windeweer. La kanalo je kiu situis la regiono parte estas plenŝutita. La nomo Nieuwe Compagnie (Nova Kompanio) referencas al la "Nieuwe Friesche Compagnie", kiu tie en 1647 komencis per la ekspluatado de la torfejo.
Nieuwe Compagnie | ||
---|---|---|
Regiono | ||
vilaĝo [+] | ||
Lando | Nederlando | |
- koordinatoj | 53° 7′ 43″ N, 6° 45′ 32″ O (mapo)53.12866.7589 [+] | |
Centre en "Nieuwe Compagnie" situas la antaŭa terpomamelofabriko De Toekomst (La Estonteco) el 1900. Tiu situas laŭlonge de la Leinewijk kiu situas orte je la malnova kanalo. La Leinewijk estas parto de la nova plezurŝipitinero per kiu la Zuidlaardermeer estas ligita kun la Stadskanaal apud Bareveld. Pro tiu projekto la baraĵo ĉe Nieuwe Compagnie estas anstataŭita per kluzo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.