![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/Wappen_Nidwalden_matt.svg/langeo-640px-Wappen_Nidwalden_matt.svg.png&w=640&q=50)
Kantono Nidvaldo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Nidvaldo (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Nidwalden, france Nidwald, itale samkiel en Esperanto Nidvaldo, kaj romanĉe Sutsilvania) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Krom la nacilingvoj, parolata estas dialekto de la alemana.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/Canton_de_Nidwald_banner.jpg/640px-Canton_de_Nidwald_banner.jpg)
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Nidvaldo | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Stans |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1291 |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
Oficiala mallongigo | NW |
Nombro de loĝantoj | 40287 (2007-12-31) |
Areo | 276 km² |
Loĝantardenseco | 146 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 673185 / 200327 (mapo)46.958.4 f1 |
![]() | |
![]() | |
Fermi
De ĉiam la kantono Nidvaldo kune kun la najbara Obvaldo havas la komunan nomon "Untervaldo" (germane Unterwalden) kaj komune estis unu el la prakantonoj, kiuj iniciatis la komencon de la Svisa Konfederacio dum la jaro 1291.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 43 223 loĝantoj sur areo de 275,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 157 loĝantoj/km². Ĝia ĉefkomunumo estas Stans.