Nicolas de Grigny
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicolas de GRIGNY (n. 1672 en Reims; m. 1703 samloke) estis franca orgenisto kaj komponisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Nicolas de Grigny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1672 (1672-09-08) en Reims |
Morto | 30-an de novembro 1703 (1703-11-30) (31-jaraĝa) en Reims |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto ![]() |
Verkoj | organ mass |
Fermi
El liaj verkoj, kiujn admiris ankaŭ Johann Sebastian Bach, ĉefe konserviĝis la Livre d'orgue (orgenlibro). Konsistanta el du partoj, la unua enhavas orgenmeson, la dua kvin himnojn, inter ili "Veni, Creator Spiritus". La muziko de de Grigny distingiĝas same per baroka brilo kaj kontempla trankvilo.