![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/69/Nick_drake_1969.jpg/640px-Nick_drake_1969.jpg&w=640&q=50)
Nick Drake
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicholas Rodney DRAKE (la 19-an de junio 1948 - la 25-an de novembro 1974) estis brita kantisto, poeto, pianisto kaj gitaristo. Drake estis konata pro sia mola kaj melankolia muzika stilo kaj sia unika fingropiktekniko sur la gitaro.
Rapidaj faktoj Naskonomo, Naskiĝo ...
Nick Drake | |
---|---|
Naskonomo | Nicholas Rodney Drake |
Naskiĝo | 19-an de junio 1948 (1948-06-19) en Jangono, Regiono Jangono |
Morto | 25-an de novembro 1974 (1974-11-25) (26-jaraĝa) en Tanworth-in-Arden |
Ĝenroj | popola muziko • baroka popmuziko • nuntempa folklora muziko |
Retejo | www |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nicholas Rodney Drake |
Mortokialo | Trodozo ![]() |
Tombo | Warwickshire ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Kolegio Fitzwilliam - anglistiko (1967–1969) Marlborough College (en) ![]() Eagle House School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patrino | Molly Drake (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Gabrielle Drake ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro komponisto gitaristo kantoverkisto kantisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.brytermusic.com/ |
Fermi
Dum lia mallonga kariero, kiu daŭris ses jarojn (1968-1974), Drake publikigis tri albumojn, kiuj ne estis tre popularaj tiutempe. Tiu manko de sukceso estis inter la faktoroj kiuj verŝajne kondukis lin suferi de klinika depresio. Tamen, ekde lia morto en 1974, nur 26 jaraĝa, lia muzika verkaro akiris estimindan statuson kaj renovigis intereson inter multaj aŭskultantoj kaj muzikistoj kiuj konsideras ĝin fonto de inspiro.