![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Neuf-Brisach_007_850.jpg/640px-Neuf-Brisach_007_850.jpg&w=640&q=50)
Neuf-Brisach
komunumo en Alzaco / From Wikipedia, the free encyclopedia
Neuf-Brisach (germane Neubreisach, alzace Nei-Brisach) estas franca komunumo en la kantono Ensisheim en la departemento Haut-Rhin, en la regiono Alzaco. Sur areo de 1,33 kvadrata kilometro vivas 1 947 loĝantoj (stato: 2021).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/NeufBrisach-002_%28cropped%29.jpg/640px-NeufBrisach-002_%28cropped%29.jpg)
Neuf-Brisach | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Neuf-Brisach, elaviadila foto | |||||
komunumo en Francio • fortikaĵo • planurbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | Grand Est, historie ![]() | ||||
Departemento | Haut-Rhin (Supra Alzaco) | ||||
Arondismento | Colmar-Ribeauvillé | ||||
Kantono | Ensisheim | ||||
Komunumaro | Pays de Brisach | ||||
| |||||
INSEE kodo | 68231 [+] | ||||
Poŝtkodo | 68600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Richard Alvarez (2014-2020) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 947 | ||||
Loĝdenso | 1 464 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 1′ N, 7° 32′ O (mapo)48.0180555555567.5283333333333 [+] | ||||
Alto | 213 - 231 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 1,33 kvadrata kilometroŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Neuf-Brisach estas membro en la komunuma asocio Communauté de communes du Pays de Brisach, kies sidejo estas en la najbara Volgelsheim.
Komence de la 18a jarcento la franca militstrategiisto kaj arkitekto Vauban kune kun la inĝeniera oficiro Jacques Tarade planis kaj konstruis la urbon en okangula formo. En la mezo de la ŝakbretforma stratoreto estis la soldata ekzercejo, kiun oni hodiaŭ uzas kiel urban foirejon. Tiu plano estis la ideala formo de fortresa urbo. En la urbo estis kazernoj por soldatoj kaj oficiroj, provizejoj, preĝejo, domoj por nearmeaj loĝantoj de la diversaj sociaj ordoj. Impona milita instalaĵo el muroj, fosoj kaj pordegoj ĉirkaŭas la urbon.
Ĉar oni konstruis la urbon en ebenaĵo, eblis realigi la idealformon de fortreso. La urbo reprezentis la militan arkitekturon de la baroko, kiam laŭ la volo de Ludoviko la 14a konstruiĝis multaj fortikigitaj urboj ĉe la francaj limoj.