Nestlé
svislanda firmao / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nestlé S.A. estas svisa transnacia konglomeraĵo de kompanioj por fabrikado kaj komercado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kun sidejo en Vevey, Vaud, Svisio. Ĝi estas la plej granda nutrokompanio en la mondo, mezurita kaj per enspezado kaj per aliaj mezuriloj, ekde 2014.[1][2][3][4][5] Ĝi estis rangigita en la numero 64a en la listo de Fortune Global 500 en 2017[6] kaj en la numero 33a en la eldono de 2016 de la listo de Forbes Global 2000 de plej grandaj publikaj kompanioj.[7]
Nestlé | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nestlé S.A. | |||||
konglomerita firmao • entrepreno • publika kompanio • transnacia firmao • manĝofaranta firmao vd | |||||
Dum | 1866 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Q5514334 | ||||
Jura formo | akcia kompanio laŭ svisa juro | ||||
Fondintoj | Henri Nestlé vd | ||||
Sidejo | Vevey | ||||
Lando | Svislando | ||||
Estr(ar)o | Ulf Mark Schneider | ||||
Dungitoj | 270 000 (stato: 2023) | ||||
Agokampo | Nescafé • Nesquik • trinkakvo • Nestea • El Chaná • Nespresso • Vascolet • Café El Águila | ||||
ISIN-kodo | CH0038863350 | ||||
Posedata de | treasury stock • BlackRock • Norges Bank Investment Management vd | ||||
filiaj kompanioj | Nestlé Waters • Nestlé (United States) • Nestlé (Canada) • Orion • Osem (company) • Froneri • Nestlé Česko • BlueTriton Brands • Nespresso • Nestlé Rossiya • Nestlé Deutschland • Nestlé India • Nestle España • Cereal Partners Worldwide • Unilac, Inc. • Tivall CZ vd | ||||
Posedataj kompanioj | L'Oréal • L'Oréal vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Inter la produktoj de Nestlé estas bebonutraĵoj, medicinaj manĝaĵoj, enboteligita akvo, cerealoj por matenmanĝo, kafo kaj teo, frandaĵoj, laktoproduktoj, glaciaĵoj, frostigitaj manĝaĵoj, maskotonutraĵoj, kaj manĝetoj. Dudek naŭ el la markoj de Nestlé havas ĉiutagajn vendojn de ĉirkaŭ mil milionoj da CHF (ĉirkaŭ 1.1 mil milionoj da usonaj dolaroj),[8] kiel Nespresso, Nescafé, Kit Kat, Smarties, Nesquik, Stouffer's, Vittel kaj Maggi. Nestlé havas 447 fabrikojn, funkcias en 189 landoj, kaj dungas ĉirkaŭ 339 000 personojn.[9] Ĝi estas unu el la ĉefaj kunposedantoj de L'Oreal, nome la plej granda kompanio de kosmetikaĵoj en la mondo.[10]
Nestlé estis formita en 1905 pere de la kunigo de svis-angla "Milk Company", establita en 1866 de la fratoj George kaj Charles Page, kun Farine Lactée Henri Nestlé, fondita en 1866 fare de Henri Nestlé (francigita Heinrich Nestle).[11] La kompanio ege kreskiĝis dum la Unua Mondmilito kaj denove post la Dua Mondmilito, etendante siajn proponojn kiel kondensita lakto kaj nutroproduktoj por beboj. La kompanio faris nombrajn korporaciajn akirojn, kiel Crosse & Blackwell en 1950, Findus en 1963, Libby's en 1971, Rowntree Mackintosh en 1988, Klim en 1998, kaj Gerber en 2007.
La kompanio estas ligita al variaj polemikoj, kaj frontis kritikojn kaj bojkotojn pro sia merkatado de bebonutraĵoj kiel alternativo al la mamnutrado en disvolviĝantaj landoj, sia dependo de infanlaboro por la produktado de kakao, kaj sia produktado kaj disvastigo de la enbotela akvo.