From Wikipedia, the free encyclopedia
Nero d'Avola estas ruĝa vino produktita en la plejparto de la teritorio de Sicilio, de la samnoma vinberarbo. Nuntempe Nero d'Avola ne plu ekzistas kiel aŭtonoma nomumo, sed povas esti inkluzivita en la etikedoj de vinoj produktitaj kun vinberoj el la vinberujo kun la sama nomo. Kaj la planto kaj la vino portas la nomon de la urbeto Avola, dum nero signifas nigran, tio estas ruĝan vinon.
Ĝia komercado je industria skalo devenas de la fruaj sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi estas konsiderata tranĉa vino, pro ĝia alta alkohola enhavo, kiu facile atingas 15 gradojn. Malgraŭ tio, kelkaj sicilaj kompanioj decidis fari ĉetablan vinon per novaj teknikoj de vinfarado pli respondemaj al merkataj bezonoj, kiuj inkluzivis malpliigon de sukera enhavo kaj pliigo de acideco. Ekde tiam ĝi estis kultivita ekster Sicilio kaj Italio, ekzemple en Kalifornio, Aŭstralio kaj dum kelkaj jaroj ankaŭ en Turkio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.