Neracionala nombro
reelo kiu ne estas racionala (ne estas kvociento de du entjeroj) From Wikipedia, the free encyclopedia
reelo kiu ne estas racionala (ne estas kvociento de du entjeroj) From Wikipedia, the free encyclopedia
La bezono de la ekzakta esprimo de kelkaj grandoj (ekz. proporcio de kvadrata diagonalo al ĝia latero) postulis determinon de neracionalaj nombroj, kiuj esprimiĝas per racionalaj nombroj nur proksimume. Ĉiuj reelaj nombroj, kiuj ne estas racionalaj, estas konsiderataj kiel neracionalaj.
La termino neracionala devenas de latina irrationalis - neracia, de ir(in) - negativa prefikso kaj ratio - proporcio. Ili povas esti skribitaj kiel decimaloj, sed ne kiel frakcioj, kaj havas senfinan nombron de ciferoj dekstre de la decimala punkto. Jen ekzemplo de neracionalaj nombroj:
Kvankam neracionalaj nombroj ne estas ofte uzataj en ĉiutaga vivo, ili ekzistas sur la nombro-linio. Efektive, inter 0 kaj 1 sur la nombro-linio, estas senfina nombro de neracionalaj nombroj. Racionalaj kaj neracionalaj nombroj faras tuton de reelaj nombroj.
Ekzisto de neracionalaj nombroj estis konata eĉ en antikveco. La terminon enkondukis M. Stifel en 1544. Neracionala karaktero de la nombro π estis esplorita de Johan Lambert en 1766. La teorio de reelaj nombroj finan evoluon ekhavis nur en la 2-a duono de 19-a jarcento pro la bezonoj de matematika analizo. Koncerne al solvoj de kvadrataj kaj kubaj ekvacioj en 16-a jarcento estis enkondukita la nocio de kompleksaj nombroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.