Kadavrogrifo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kadavrogrifo aŭ Perknoptero (Neophron percnopterus) estas birdo de la familio de Akcipitredoj, kiel aliaj malnovmondaj vulturoj, inter kiuj ĝi estas la plej malgranda, kun plej malgranda enverguro. Krome ĝi estas la ununura vivanta specio de genro Neophron. Kiel ĉe aliaj vulturoj, ili ŝvebas super termikaj ventoj kaj la subbildo blankanigra kaj la kojnforma vosto faras ilin tre facile distingeblaj. Dumfluge vidataj desube kaj de malproksime ili facile konfuzeblas nur kun la tre malsimila kaj tute nerilata Blanka cikonio, kiu estas simile blankanigra, sed korpoformo, kapo (kun beko) kaj vosto (kaj kruroj) utilas kiel diferenciloj.
Kadavrogrifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Populacioj de tiu specio malpliiĝis dum la 20-a jarcento kaj kelkaj izolataj insulformoj estas klare endanĝeritaj.