Neflugaj birdoj estas birdoj al kiu mankas kapablo flugi, kaj anstataŭe uzas sian kapablon kuri aŭ naĝi, kaj oni supozas ke ili evoluis el flugintaj prauloj.[1] Estas ĉirkaŭ 40 specioj ekzistantaj nuntempe,[2] inter kiuj la plej bone konataj estas Struto, Emuo, Kazuaro, Reao, Kivio kaj Pingvenoj. Oni supozas ke plej parto de neflugaj birdoj evoluis tiele pro foresto de predantoj en insuloj, kaj perdis la flugopovon ĉar ili havis malmultajn malamikojn — kvankam tio ne estas la kazo de la Strutoformaj birdoj; la Struto, Emuo kaj Kazuaro, ĉar ĉiuj el ili havas krifojn en siaj piedoj por uzi ilin kiel armilojn kontraŭ eventualaj predantoj.
Priskriboj kaj ĝeneralaĵoj
Du gravaj diferencoj inter flugokapablaj kaj neflugaj birdoj estas la pli malgrandaj flugilostoj de neflugaj birdoj kaj foresto (aŭ ega malpliiĝo) de kilo en siaj brustostaro. La kilomuskoloj necesas por movo de flugiloj.[2] Krome neflugaj birdoj havas ankaŭ pli da plumoj ol la flugokapablaj birdoj. Ĉe granda parto de neflugaj birdoj la supraj membroj (flugiloj) evoluis al alia funkcio, ekzemple ĉe pingvenoj al naĝado, sed ĉe aliaj kiel la Strutoformaj, simple preskaŭ perdis ĉiun funkcion.
Novzelando havas pli da specioj de neflugaj birdoj (inklude la kiviojn, kelkajn speciojn de pingvenoj, kaj la Takaheo) ol iu ajn lando. Unu kialo estas ke ĝis la alveno de homoj antaŭ mil jaroj, ne estis grandaj terpredantoj en Novzelando; la ĉefaj predantoj de neflugaj birdoj estis pli grandaj birdoj.[3]
Kelkaj neflugaj varioj de insulaj birdoj estas tre proksime rilataj al flugaj varioj, kio signifas ke flugo implicas gravan biologian koston.
La plej malgranda nefluga birdospecio estas la Tristana ralo, Atlantisia rogersi, (12.5 cm longa kaj 34.7 g peza). La plej granda (kaj plej peza kaj plej alta) nefluga birdo, kiu estas ankaŭ la plej granda vivanta birdo, estas la Struto (2.7 m, 156 k), kvankam kelkaj formortintaj specioj kreskis ĝis pli grandaj ampleksoj.
Neflugaj birdoj estas pli facile bredataj aŭ gardataj en kaptiveco ĉar ili ne bezonas esti enkaĝigitaj. Strutoj estis iam bredataj pro ties ornamaj plumoj kaj nuntempe por viandoproduktado kaj pro ties haŭto kiu utilas por produkti ledon.
Estis ankaŭ aliaj familioj de neflugaj birdoj, kiaj tiu de la nuntempe formortinta Forusracedoj, kiuj evoluis al tre povaj surteraj predantoj. Inter la formortintaj neflugaj birdoj menciindas ankaŭ la Dido de la insulo Maŭricio.
Listo de nuntempaj neflugaj birdoj
Jene estas neflugaj birdoj dum aŭ post la Holoceno.
Strutoformaj
- Struto
- Emuo
- Kanguruinsula emuo (formortinta)
- Reĝinsula emuo (formortinta)
- Kazuaroj
- Moabirdoj (formortintaj)
- Elefantbirdo (formortinta)
- Kivioj
- Reaoj
Podicipoformaj (Greboj)
- Junina grebo
- Titikaka grebo
- Atitlana grebo (formortinta, ŝajne nefluga [Hunter 1988])
Pelikanoformaj (Pelikanoj, Kormoranoj ktp)
Sfeniskoformaj (Pingvenoj)
Koracioformaj (Alcionoj, Kornobekuloj ktp)
- Giganta upupo (formortinta)
Anseroformaj (Kortobirdoj)
- Havajaj moaoj (formortintaj)
- Magelana remanaso
- Falklanda remanaso
- Blankakapa remanaso
- Aŭklanda anaso
- Kampbela anaso
- Ĉathama anaso (formortinta)
Cikonioformaj (Ardeoj)
- Reunia ibiso (formortinta)
Gruoformaj (Gruoj, Raloj)
- Kuba gruo (formortinta)
- Ruĝa ralo (formortinta)
- Rodrigesa ralo (formortinta)
- Vudforda ralo (probable nefluga)
- Striflugila ralo (formortinta, probable nefluga)
- Ŭekao
- Novkaledonia ralo
- Lordhova ralo
- Kalaja ralo
- Novbritia ralo
- Guama ralo
- Rovia ralo ("nefluga, aŭ preskaŭ" [Taylor 1998])
- Tahitia ralo (formortinta)
- Difenbaĥa ralo (formortinta)
- Ĉathama ralo (formortinta)
- Ŭakinsula ralo (formortinta)
- Aramidopso
- Tristana ralo
- Lajsana ralo (formortinta)
- Havaja ralo (formortinta)
- Kosraea ralo (formortinta)
- Hendersona ralo
- Habroptilo
- Megakrekso
- Blanka porfirio (formortinta, probable nefluga)
- Nordinsula takaheo (formortinta)
- Takaheo
- Samoa galinolo
- Makira galinolo
- Tristana galinolo (formortinta)
- Galinolo de insulo Gough
- Tasmania galinolo
- Giganta fuliko (nur plenkreskuloj; nematuruloj povas flugi)
- Aptornoj (formortintaj)
- Kaguo
Karadrioformaj (Mevoj, Ŝternoj, Aŭkoj)
- Granda aŭko (formortinta)
- Merĝopufino (formortinta)
Psitakoformaj (Psitakoj)
- Kakapo
- Maŭricia psitako (formortinta)
Kolomboformaj (Kolomboj, Turtoj)
- Dido (formortinta)
- Rodrigesa ermitkolombo (formortinta)
- Vitilevua kolombo (formortinta)
Kaprimulgoformaj (Kaprimulgoj)
- Novzelanda egotelo (formortinta)
Strigoformaj (Gufoj)
- Kuba gufego (formortinta)
Paseroformaj (Kantobirdoj)
- Stifena troglodito (formortinta)
Vidu ankaŭ
- Strutoformaj birdoj
- Listo de formortintaj birdoj
- Formortintaj birdoj
- Dinosaŭro
- Plumhavaj dinosaŭroj
- Moa-nalo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.