From Wikipedia, the free encyclopedia
Neer (limburge: Naer) estas vilaĝo en la nederlanda Meza Limburgio. Ĝi apartenas al la municipo Leudal. Antaŭ la komunuma rearanĝo de 2007 ĝi apartenis al la municipo Roggel en Neer. La vilaĝo situas ĉe la rivero Mozo inter Roermond kaj Venlo.
Neer | |||
---|---|---|---|
nederlanda municipo (1812–1991) loĝloko en Nederlando vilaĝo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6086 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 402 (1830) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 16′ N, 6° 0′ O (mapo)51.26145.9917 [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Neer [+] | |||
La vilaĝo ekestis en la frua Mezepoko. Ĉirkaŭ 1200, en la najbareco de la hodiaŭa vilaĝeto Dries, oni fondis la abatejon Keizerbosch, kiu ekzistis ĝis 1797.
En 1226 tie jam situis kirko, kiu estis en la komenco de la 16-a jarcento tombokapelo de la senjoroj de Land van Horn. Finfine Neer fariĝis posedaĵo de la princepiskopejo Lieĝo, kie ĝi en 1677 fariĝis memstaran senjorlandon.
En 1645 okazis granda incendio. Dum la 19-a jarcento Neer disvolviĝis al vera vilaĝo, kun iom da industrio laŭlonge la rojo Neerbeek. Post la Dua Mondmilito la vilaĝo disvastiĝis norden per loĝkvartalo.
La Sankta Martenokirko konstruiĝis en 1909 kaj estis en novgotika stilo fasonita de arkitekto Caspar Franssen. La turo el la 15-a jarcento estas konservita, sed altigita dum la konstruado de la hodiaŭa kirko. En tiu kirko troviĝas marianumo (duobla statuo de Maria) el ĉirkaŭ 1500.
La antaŭa skabenejo, je la Engelmanstraat 13, datas el 1667. Karakteriza estas la pintfasado.
Neer havas 4 kapelojn:
La plej grava industrio de Neer estas la bierfarejo Lindeboom, kiu situas en la centro de la vilaĝo. Parto de la konstruaĵoj, el kiuj la maltoturo datas el la fino de la 19-a jarcento.
Geografia pozicio: (51° 15′ 41″ N; 5° 59′ 30″ E Mapo)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.